Farrah Fawcett
Farrah Leni FAWCETT (denaske Ferrah Leni Fawcett;[1] 2a de Februaro, 1947 – 25a de Junio, 2009) estis usona aktorino. Kvarfoje nomumita por Premio Emmy kaj sesfoje por Ora Globo, Fawcett stariĝis al internacia famo kiam ŝi ludis protagonistan rolon en la unua sezono de la televida serio Charlie's Angels.
Kariero
redaktiFawcett ekkarieris en la 1960-aj jaroj aperante en reklamaĵoj kaj gastroloj en televido. Dum la 1970-aj jaroj, ŝi aperis en nombraj televidserioj, kiel en duarangaj roloj en Harry O (1974–1976), kaj en The Six Million Dollar Man (1974–1978) kun sia tiam edzo, kina kaj televida stelulo Lee Majors. Ŝia ikona afiŝo en kiu ŝi aperis vestanta ruĝecan banveston[2] estis vendita en ses milionoj da ekzempleroj en sia unua presjaro, kio fakte metis ŝin en la kategorio de seksosimbolo.
La elrompa rolo en la kariero de Fawcett estis la rolo de privata esploristo Jill Munroe en Charlie's Angels, kie ŝi kunstelulis kun Kate Jackson kaj Jaclyn Smith. La serio plialtigis la tri aktorinojn al steluleco. Aperinte en la unua sezono de la serio en 1976, Fawcett decidis lasi Charlie's Angels, je kio ŝi estis anstataŭita de Cheryl Ladd. Ŝi poste revenis kiel invitita stelulino en ses epizodoj dum la tria kaj kvara sezonoj de la serio (1978–1980). Pro sia laboro en Charlie's Angels, Fawcett ricevis sian unuan nomumon al Ora Globo.
En 1983, Fawcett ricevis pozitivajn recenzojn pro sia ludado en la teatraĵo ĉe "Off-Broadway" (malgranda Broadvejo) nome Extremities. Ŝi estis poste elektita por ĝia kinversio en 1986 kaj ricevis nomumon al Ora Globo. Ŝi ricevis ankaŭ nomumojn al premio Emmy pro sia rolo kiel frapita edzino en The Burning Bed (1984) kaj pro sia portreto de la real-viva murdistino Diane Downs en Small Sacrifices (1989).
Ŝia laboro en la 1980-aj jaroj en televidaj filmoj havigis al ŝi kvar pliaj nomumoj al Ora Globo. Kvankam Fawcett frontis iome negativan gazettraktadon pro malfirma apero en The Late Show with David Letterman en 1997, ŝi ekhavis bonajn recenzojn tiun jaron pro sia rolo en la filmo The Apostle kun Robert Duvall.
En la 21-a jarcento, ŝi plue aktoris en televido, per roloj en situacia komedio Spin City (2001) kaj en la drama serio The Guardian (2002–2003). Pro tiu lasta, ŝi ricevis sian trian nomumon al premio Emmy. Filmoj de Fawcett estis Love Is a Funny Thing (1969), Myra Breckinridge (1970), Logan's Run (1976), Sunburn (1979), Saturn 3 (1980), The Cannonball Run (1981), Extremities (1986), The Apostle (1997), kaj Dr. T & the Women (2000).
Notoj
redakti- ↑ Ferrah Leni Fawcett. FamilySearch.
- ↑ Gresko, Jessica (2a de Februaro, 2011). "Farrah Fawcett's red swimsuit goes to Smithsonian". The Washington Post. Associated Press. Alirita la 16an de Novembro, 2013.
Eksteraj ligiloj
redakti- Farrah Fawcett ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Farrah Fawcett ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Farrah Fawcett Arkivigite je 2020-12-03 per la retarkivo Wayback Machine ĉe TV Guide
- Farrah Fawcett – The Daily Telegraph nekrologo
- Farrah Fawcett Online Memorial Arkivigite je 2023-02-02 per la retarkivo Wayback Machine