Ferenc Gyulay (generalo)
Grafo Ferenc Gyulay [djulai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gyulay Ferenc, estis hungara oficiro. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis marosnémeti [maroŝnEmeti] kaj nádaskai [nAdaŝkai], lia konata filo estis Sámuel Gyulay (generalo).
Ferenc Gyulay (generalo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 11-an de aŭgusto 1674 en Hungara reĝlando, Habsburga Imperio Torna |
Morto | la 18-an de oktobro 1728 en Habsburga Imperio Mantuo |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio Hungara reĝlando |
Familio | |
Infano | Sámuel Gyulay |
Okupo | |
Okupo | militestro |
Ferenc Gyulay[1][2] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1674 en Torna (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Turňa nad Bodvou en Slovakio), li mortis la 18-an de oktobro 1728 en Mantuo (Aŭstra Imperio, nuntempe en Italio).
Biografio
redaktiLia patro (kun la familio) estis levita al barono en 1694 kaj grafo en 1701. Ferenc Gyulay aliĝis al la regimento kiel subkolonelo en 1703 kaj batalis en areo de nuntempa Italio en la milito de hispana sukcedo. En 1704 li iĝis franca militkaptito. Post 2 jaroj li liberiĝis kaj iom poste estis komandanto de la husarregimento. En la sekvaj jardekoj li ricevis generalajn rangojn. Lia hungarlingva taglibro pri la itala militiro estas grava kaj interesa fonto (eldonita en 1928). Li edziĝis en 1709 kaj 4 gefiloj naskiĝis inter 1710-1723. Postmorte lia korpo estis entombigita en Transsilvanio.
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM99858 hungarlingva datenaro de muzeo
- ↑ https://magyarnemzetinevter.hu/szemelyi-nevter/?id=659976&date=2024-11-07 nemzeti névtér