Ferenc Gyulay (ministro)
Grafo Ferenc Gyulay [djulai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Gyulay Ferenc József, estis hungardevena aŭstra oficiro, militestro, ministro, generalo. Lia familia nomvarianto estis Gyulai, liaj nobelaj antaŭnomoj estis marosnémeti [maroŝnEmeti] kaj nádaskai [nAdaŝkai], lia patro estis Ignác Gyulay.
Ferenc Gyulay (ministro) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de septembro 1798 en Peŝto |
Morto | 21-an de septembro 1868 (70-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Wratislav of Mitrowicz Vault in Čimelice (en) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ignác Gyulay |
Okupo | |
Okupo | politikisto oficiro |
Ferenc Gyulay[1][2] naskiĝis la 1-an de septembro 1798 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 1-an de septembro 1868 en Vieno.
Biografio
redaktiFerenc Gyulay aliĝis al la armeo kun rango subleŭtenanto en 1816. Lia rango ofte estis levita, en 1831 li estis jam kolonelo. Inter 1846-1848 li estis guberniestro de Triesto,samtempe komandanto de la aŭstra marbordo. Dum la revolucioj en 1848 li prenis la aŭstran floton kaj li sukcese kontraŭstaris al la revoluciaj fortoj kaj defendis Triestron. En 1849 li estis nomumita ministro, li batalis kontraŭ la hungara revolucio de 1848, sed post monatoj li rezignis. Inter 1850-1859 li estis armeestro en Milano, sed en la lasta jaro liaj militaj manovroj malsukcesis, tial lia statuso estis forprenita kaj li iĝis trudemerito. Gyulay havis edzinon, kiu neniam naskis, tial li adoptis parencon sub nomo Lipót Edelsheim-Gyulai (1826).