La filostomedojfolinazaj vespertoj[1] (Phyllostomidae) estas la ekologie plej diversa familio de vespertoj. Ili loĝas en la plejparto de Sudameriko kaj la sudo de Nordameriko, de sudokcidenta Usono ĝis norda Argentino. La plej multaj specioj estas insektomanĝuloj, sed en la familio estas ankaŭ vertebrulmanĝuloj, ekzemple la vampiro - la plej granda vesperto de Ameriko - sangomanĝuloj (la desmodenoj), fruktomanĝuloj (subfamilioj Stenodermatinae kaj Carolliinae), kaj nektaromanĝuloj.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Folinazaj vespertoj
Troveblo de fosilioj: Mioceno - Holoceno
Fotomontaĵo

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Vespertoj Chiroptera
Phyllostomidae
Gray, 1825
Subfamilioj

Carolliinae
Desmodontinae
Glossophaginae
Glyphonycterinae
Lonchophyllinae
Lonchorhininae
Macrotinae
Micronycterinae
Phyllostominae
Rhinophyllinae
Stenodermatinae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La scienca kaj Esperanta nomoj aludas al la "nazofolio": ofte granda, lancforma nazo, kiu tamen estas multe malpli granda ĉe iuj nektarmanĝâj kaj polenmanĝaj specioj. Folinazaj vespertoj eĥlokalizas tra la nazo, kaj la nazofolio supozeble rolas en modifado aŭ celado de la eĥlokaliza sono. Similaj nazofolioj troviĝas ĉe iuj aliaj vespertoj, plej konate la kombilnazaj vespertoj de la Malnova Mondo.

Rondakapa desmodo (Desmodus rotundus)

Folinazaj vespertoj kutime estas brunaj, grizaj, aŭ nigraj; kvin specioj estas blankaj. La longo de la kapo kaj torso gamas de 4.0 ĝis 13.5 cm kaj la pezo de 7 ĝis 200 g. La plej multaj ripozas en malgrandaj grupoj en kavernoj, bestaj truoj, aŭ kavaj arboj, kvankam iuj specioj ariĝas en kolonioj de plurcent individuoj.[3] Ili ne faras vintran dormon, sed laŭ raportoj iuj specioj faras someran.[4][5]

Evoluo

redakti

La folinazaj vespertoj estas unu el la ekologie plej diversaj mamulaj familioj.[6] La diverseco estas konstatebla el varioj en krania morfologio kaj aliaj dietrilataj ecoj. Diversaj specioj evoluigis korpajn modifojn por insektomanĝado, fruktomanĝado, sangomanĝado, nektaromanĝado, kaj ĉionmanĝado.[7][6] La nazofolio, distinga karaktero de la familio, supozeble evoluis kun la dietaj kondutoj de filostomedoj.[8] Fosiliaj kaj filogeniaj pruvoj sugestas ke la familio komencis diversiĝi anta­­ŭ proksimume 30 milionoj da jaroj dum la Oligoceno. Ĝi apartenas al la superfamilio Noctilionoidea kaj ĝia fratogrupo estas la familio Mormoopidae [9] Phyllostomidae konsistas el 61 genroj kaj proksimume 227 specioj.[6][10][2]

Biologio

redakti

Kiel aliaj vespertoj, folinazaj vespertoj estas noktaj manĝantoj, kiuj trovas sian nutraĵon per eĥlokalizo. La speco de nutraĵo diversas laŭ la specio.[11] fruktomanĝaj vespertoj ŝajne dependas malpli de eĥlokalizo ol insektomanĝaj.[8]

Kiam ili ne furaĝas, folinazaj vespertoj ripozas en forlasitaj konstruaĵoj, kavernoj, aŭ sub falditaj folioj, depende de la specio. Preskaŭ ĉiu ripoza kutimo, kiun vespertoj povas havi, reprezentiĝas en ĉi tiu familio: estas specioj, kiuj preferas ripozi unuope, kaj aliaj, kiuj ripozas kun miloj da aliaj ĉiutage.[12][13]

La dietoj de filostomedoj estas la plej diversaj de iu ajn vesperta familio.[14] Ĉiu specio normale specialiĝis por unu speco de dieto, do estas klasifikeblaj kiel fruktomanĝuloj, nektaromanĝuloj, insektomanĝuloj, ĉionmanĝuloj, aŭ sangomanĝuloj.[12] Tamen, ne malofte okazas, ke specio foje manĝas nutraĵojn ekster sia kutima kategorio.[12] Tio certigas sufiĉan enkorpigon de nutrosubstancoj, kiun la ĉefa nutrofonto malhavas. Ekzemple, por kontentigi siajn nutrajn bezonojn, fruktomanĝaj kaj nektaromanĝaj folinazaj vespertoj devas viziti lekejojn por akiri natrion kaj aliajn nutrosubstancojn.[15][16]

La plej multaj folinazaj vespertoj manĝas diversajn malgrandajn insektojn. Ili kaptas predaĵojn jen flugantaj, jen sur arbofolioj, jen sur la tero. Aliaj ĉasas diversajn vertebrulojn, de ranoj ĝis aliaj vespertoj. La desmodenoj estas speciala subkategorio de vertebrulmanĝuloj, kiuj nutras sin ekskluzive per sango. Aliaj specioj estas ekskluzive plantomanĝaj, akirante la bezonatajn nutrosubstancojn de fruktoj kaj folioj.[14] Glossophaginae kaj Lonchophyllinae estas nektaromanĝaj subfamilioj.[17][2]

Vivociklo

redakti

La plej multaj specioj naskas po unu idon, aŭ unu aŭ du fojojn jare.[18] Prokrastita nestado, kiel ĉe iuj aliaj vespertoj okazas, ne eblas por folinazaj vespertoj.

Referencoj

redakti
  1. "folio-nazaj vespertoj" [1]
  2. 2,0 2,1 2,2 (2022-12-01) “Revised phylogeny from complete mitochondrial genomes of phyllostomid bats resolves subfamilial classification”, Zoological Journal of the Linnean Society 196 (4). doi:10.1093/zoolinnean/zlac055. 
  3. (2018) “Roosting ecology of Stenodermatinae bats (Phyllostomidae): evolution of foliage roosting and correlated phenotypes”, Mammal Review (en) 48 (2), p. 75–89. doi:10.1111/mam.12114. 89929161. 
  4. (1984) Macdonald, D.: The Encyclopedia of Mammals. New York: Facts on File, p. [htt://archive.org/details/encyclodiaofma00mals_0/e/805 805]. ISBN 978-0-87196-871-5.
  5. (2000) “Phylogeny of Phyllostomid Bats (Mammalia: Chiroptera): Data from Diverse Morphological Systems, Sex Chromosomes, and Restriction Sites”, Bulletin of the American Museum of Natural History 248 (1), p. 1–200. doi:[[doi:10.1206%2F0003-0090%282000%29248%3C0001%3APOPBMC%3E2.0.CO%3B2|10.1206/0003-0090(2000)248<0001:POPBMC>2.0.CO;2]]. 
  6. 6,0 6,1 6,2 (2012-05-07) “Morphological innovation, diversification and invasion of a new adaptive zone”, Proc. R. Soc. B (en) 279 (1734), p. 1797–1805. doi:10.1098/rspb.2011.2005. 
  7. (2003-12-19) “Diversification among New World leaf-nosed bats: An evolutionary hypothesis and classification inferred from digenomic congruence of DNA sequence”, Occasional Papers, Museum of Texas Tech University (en) 230, p. 1–32. Alirita 2018-10-31.. 
  8. 8,0 8,1 (1997-08-22) “Structure of Noseleaf, Echolocation, and Foraging Behavior in the Phyllostomidae (Chiroptera)”, Journal of Mammalogy (en) 78 (3), p. 942–953. doi:10.2307/1382954. 
  9. (2016-02-10) “Bats (Chiroptera: Noctilionoidea) Challenge a Recent Origin of Extant Neotropical Diversity”, Systematic Biology (en) 65 (3), p. 432–448. doi:10.1093/sysbio/syw011. 
  10. “Phyllostomidae | mammal family”, Encyclopedia Britannica.
  11. (1990) “The foraging behaviour and ecology of animal-eating bats”, Canadian Journal of Zoology 68 (3), p. 411–422. doi:10.1139/z90-061. 
  12. 12,0 12,1 12,2 (30-a de julio 2018) “Colour vision variation in leaf‐nosed bats (Phyllostomidae): Links to cave roosting and dietary specialization”, Molecular Ecology 27 (18), p. 3627–3640. doi:10.1111/mec.14818. 51865266. 
  13. (2018) “Ecological Networks between Tent-Roosting Bats (Phyllostomidae: Stenodermatinae) and the Plants Used in a Neotropical Rainforest”, Acta Chiropterologica 20 (1), p. 139–145. doi:10.3161/15081109ACC2018.20.1.010. 92615188. 
  14. 14,0 14,1 (2005) “Fruit detection and discrimination by small fruit-eating bats (Phyllostomidae): echolocation call design and olfaction”, Behavioral Ecology and Sociobiology 59 (1), p. 12–23. doi:10.1007/s00265-005-0003-1. 40436513. 
  15. (2007) “Collpas: Activity Hotspots for Frugivorous Bats (Phyllostomidae) in the Peruvian Amazon”, Biotropica 40 (2), p. 203–210. doi:10.1111/j.1744-7429.2007.00362.x. 
  16. (2010) “Puddles created by geophagous mammals are potential mineral sources for frugivorous bats (Stenodermatinae) in the Peruvian Amazon”, Journal of Tropical Ecology 26 (2), p. 173–184. doi:10.1017/s0266467409990472. 
  17. (2015) “Allometric Patterns and Evolution in Neotropical Nectar-Feeding Bats (Chiroptera, Phyllostomidae)”, Acta Chiropterologica 17 (1). doi:10.3161/15081109ACC2015.17.1.005. 
  18. Reid, Fiona A. 1997. A Field Guide to the Mammals of Central America and Southeast Mexico.New York: Oxford University Press. 86-88.
  NODES
Idea 2
idea 2
innovation 1