Flago de Suda Karolino
Oni kredas ke la nuna Flago de Suda Karolino (subŝtato de Usono) estis dizajnita en 1775 por ĝia uzado dum la Revolucia Milito.
Flago de Suda Karolino | |
---|---|
flago de provinco aŭ subŝtato | |
Lando | Usono |
Uzo | 110000 |
Proporcio | 2:3 |
Priskribo | blanka palmo sur blua fono kaj duonluno ĉe la supera maldekstra angulo |
Oficialigo | 28-a de januaro 1861 |
La bluo de la milito estis prenita el la uniformoj de la milico kaj la duonluno el la emblemo de ĝiaj ĉapoj. Tamen, la elementoj kiuj konsistigas la nunan pavilionon venas de la jaro 1765, en flago uzita de manifestaciantoj en Suda Karolino kontraŭ la Stamp Act. La flago de Suda Karolino estas la 10a plej bone dizajnita flago subŝtata en Nordameriko laŭ klasifiko de la Nordamerika Veksilologia Asocio en 2001[1].
Referencoj
redakti- ↑ NAVA 2001 Flag Survey. Arkivita el la originalo je 2015-10-01. Alirita 2021-08-12 .