Frédéric Cuvier
Frédéric Cuvier (naskiĝis en Montbéliard, Doubs, Francio, la 28-an de junio 1773 - mortis en Strasburgo la 24-an de julio 1838) estis franca zoologo kaj paleontologo. Li estis la plej juna frato de la fama naturalisto kaj zoologo Georges Cuvier.
Frédéric Cuvier | |||||
---|---|---|---|---|---|
Franca zoologo
| |||||
Persona informo | |||||
Frédéric Cuvier | |||||
Naskiĝo | 28-a de junio 1773 en Montbéliard, Doubs, Francio | ||||
Morto | 24-a de julio 1838 en Strasburgo, Francio | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Francio vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Georges Cuvier vd | ||||
Infanoj | Frédéric Cuvier (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto zoologo fizikisto paleontologo universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Zoologio kaj paleontologio vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Frederic estis zorganto de la menaĝerio de la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo el 1804 al 1838. Li nomigis la specion de la Malgranda pando (Ailurus fulgens) en 1825. La profesoreco de kompara fiziologio estis kreita por li ĉe la Nacia Muzeo de Natura Historio en 1837. Li estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Societo de Londono en 1835.
Li estis menciita en la verko de Charles Darwin nome On the Origin of Species (Ĉapitro VII) kiel laborinto pri animalaj kutimaro kaj instinkto, ĉefe pri la distingo inter kutimo kaj instinkto. Li estis menciita ankaŭ en Moby-Dick (Ĉapitro 32) kiel verkinto pri la temo de balenoj.
Referencoj
redaktiLiteraturo
redakti- Histoire naturelle des mammifères (4 vols., 1819–1842) (kun Étienne Geoffroy Saint-Hilaire)
- De l’histoire naturelle des cétacés. Roret, Paris 1836
- Dictionnaire des sciences naturelles, Strasbourg & Paris, 1826