Franz Xaver Gruber

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Conrad Franz Xaver GRUBER (naskiĝinta la 25-an de novembro 1787 en Hochburg-Ach;[1], mortinta la 7-an de junio 1863 en Hallein[2]) estis aŭstra komponisto kiuj verkis la melodion por Stille Nacht.

Franz Xaver Gruber
Franz Xaver Gruber, portreto de Sebastian Stief, 1846
Franz Xaver Gruber, portreto de Sebastian Stief, 1846
Persona informo
Naskonomo Conrad Franz Xaver Gruber
Naskiĝo 25-an de novembro 1787 (1787-11-25)
en Unterweitzberg
Morto 7-an de junio 1863 (1863-06-07) (75-jaraĝa)
en Hallein
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstra imperio Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Franz Xaver Gruber
Familio
Infano Franz Xaver Gruber (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
orgenisto
poeto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Stille Nacht Heilige Nacht
vdr
Franz-Xaver-Gruber-memordomo en Hochburg-Ach
lia lernejo en Arnsdorf apud Lamprechtshausen (2003)
tombo lia antaŭ la loĝdomo en Hallein; ene estas filio de la Kelta Muzeo (Hallein)

Vivo kaj agado

redakti

Estante filo de teksisto li trejniĝu samprofesie; sed lia instruisto Andreas Peterlechner rimarkis la muzikan talentegon kaj konvinkis la patron permesi al li karieron pedagogian. Jam en 1805 Georg Hartdobler, orgenisto en Burghausen lernigis ludadon al li kaj en 1806 Gruber finekzameniĝis en Ried im Innkreis kaj en Salcburgo. Poste deĵoris unu jaron kiel asistanto ĉe Peterlechner. En la 12.11.1807 Gruber iĝis instruisto en Arnsdorf (Lamprechtshausen). Por rajti ekloĝi en la sakristiana loĝejo li edzinigis la duoblan vidvinon Elisabeth Fisĉinger kiu naskis al li du infanojn. Ŝi havis mem el pli frua geedzeco du infanojn. Por plibonigi la financan situacion kaj esperante iam iĝi instruisto en Oberndorf li transprenis inter 1816 kaj 1829 la kantorajn kaj orgenistajn servojn ĉe la Nikolao-preĝejo de Oberndorf. Tiel eblis por Gruber kombini tri profesiojn (instruisto, orgenisto, sakristiano).

Dume la lernejo de Arnsdorf ĝis hodiaŭ funkcias estante la plej malnova aktiva lernejo de Aŭstrujo, dum la apuda sakristian-loĝejo estas muzeo. Gruber ekfamiĝis per muzikompono de la mondfama kristnaska kanto Stille Nacht, heilige Nacht kies premiero estis en la 24.12.1818 en Oberndorf; gitare akompanis lin la pastro Joseph Mohr. Poste li aranĝis la kanton ankaŭ por orgeno. Kun Mohr li kreis ankoraŭ aliajn ekleziajn kantojn.

Post morto de la unua edzino li edzinigis en 1826 la arnsdorf-aninon Maria Breitfuß kiu estis estinta lia lernantino. Sume li havis dek du infanojn. Franz Xaver kaj Felix muzikistis kiel la patro; Franz Xaver krome fondis en 1849 la ĝis nun ekzistantan kantoklubon Halleiner Liedertafel.

En 1829 Gruber fariĝis instruisto en Berndorf kaj en 1833 orgenisto de la urba paroĥo-kirko. Post la morto de la dua edzino li edziĝis ankoraŭ en 1842 al Katharina Rieser. En 1863 mortis Gruber relative bonstara. De ĉiuj tomboj el la malnova tombejo konserviĝis nur tombo lia.

Honoroj kaj postvivo

redakti
  • 1928: senvualigo de monumento por Mohr kaj Gruber en Oberndorf (de Josef Mühlbacher)
  • instalo de muzeo pri Stille Nacht en ties loĝdomo en Hallein
  • 1963: inaŭguro de la Gruber-orgeno en Hallein
  • muzeo en Arnsdorf por prezento la vivon kaj agadojn de Gruber[3]
  • nomo de lernejo en Burghausen Franz-Xaver-Gruber-Schule
  • 2012: nomo de vojo por Gruber en Hochburg-Ach kun skulpturoj de Hubert Flörl
  • 2018: prezento de monumento (de Peter Schwaighofer) por Gruber en Berndorf[4]

Literaturo

redakti
  • Max Gehmacher: Stille Nacht, heilige Nacht! Das Weihnachtslied – wie es entstand und wie es wirklich ist, tria eldono, Salzburg 1968.
  • Thomas Hochradner: Franz Xaver Gruber (1787–1863). Thematisch-systematisches Verzeichnis der musikalischen Werke (=Veröffentlichungen zur Salzburger Musikgeschichte, 1). Comes, Bad Reichenhall 1989, ISBN 3-88820-005-9.
  • Berta Christine Pfeffer: Die soziale Stellung der Salzburger Lehrerschaft im österreichischen Vormärz, Dissertation Salzburg 1971.
  • Waeltner, Ernst, "Gruber, Franz" che: Neue Deutsche Biographie 7 (1966), p. 180 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES