Fuencaliente de La Palma
Fuencaliente de La Palma [fŭenkaLJENte delaPALma] estas urbo kaj municipo en la sudo de la insulo La Palma apartenanta al la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj.[1]
Fuencaliente de La Palma | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 38740 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 841 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 33 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 28° 30′ N, 17° 50′ U (mapo)28.50659195-17.8416172967Koordinatoj: 28° 30′ N, 17° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 722 m [+] | ||
Areo | 56,42 km² (5 642 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fuencaliente de La Palma [+] | |||
La municipa ĉefurbo estas Los Canarios je 700 m.s.m., sed la kvartalo Las Indias egalas laŭ loĝantonombro. Aliaj loĝlokoj estas Los Quemados, Las Caletas, La Fajana kaj la domaro El Charco.
La loknomo Fuencaliente (Varma Fonto) rilatas al la fonto de varma kuracakvo (laŭ historiaj kronikoj tiu akvo kuracis malsanojn de la haŭto) konata kiel Fuente Santa kiu estis ĉe la marbordo de la municipo, proksime de la aktuala Strando Eĉentive, kiu estis kovrita de la lafo de la vulkano de Fuencaliente (ofte konfunzita kun la prahistoria vulkano de San Antonio) en la 17-a jarcento. En 2005, la regiona vicministerio Consejería de Obras Públicas de la Registaro de Kanario kunlabore kun la municipo trovis subterajn akvojn je 47 °C.
Geografio
redaktiFuencaliente estas en la suda pinto de la insulo La Palma. La municipa ĉefurbo estas Los Canarios je 700 m.s.m. Temas pri municipo en la sudo de la insulo lima kun Los Llanos de Aridane (nordoriente), El Paso (norde) kaj Villa de Mazo (nordokcidente), dum oriente, sude kaj okcidente estas la maro kun 29,18 km de marbordo.[2]
Fuencaliente de La Palma posedas areon de 56,42 km².[3] La municipa teritorio estas montara areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]
Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[5] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon. La teritorio de la municipo estis foje damaĝita kelkajn fojojn per vulkanaj erupcioj, fakte la antaŭlasta vulkana erupcio okazinta en Hispanio, estis tiu de la vulkano Teneguía (1971). Granda parto de la municipa teritorio estas protektita, ekzemple ĉe la Natura Parko Cumbre Vieja, la Natura Rezervejo Vulkanoj de Fuencaliente, la Protektita Pejzaĝo de Tamanca kaj la Loko de Scienca Intereso alinas de Fuencaliente. La plej alta pinto de la municipa teritorio estas La vulkano Martín, kun altitudo de 1 547 m super marnivelo, kaj ĝi estas proksimume je 6,2 km de la urba kerno.
La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[6]
Historio
redaktiEn la areo estis loĝado de guanĉoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[7]
Dum la konkero de la insulo, en la teritorio de la nuna municipa teritorio okazis bataloj inter kastilianoj kaj guanĉoj. Poste, en la teritorio loĝis hispanaj kolonoj kun konkerintoj. Hispanaj familioj setliĝis tie kaj dediĉis sin al brutobredado kaj al agrikulturo de cerealoj kaj vitejoj.
En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj. En la insulo La Palma, oni konstituis dek unu municipojn jam antaŭe agnoskitaj de Kastilio, plus Santa Cruz de La Palma, kiuj havis magistratanojn jam ekde 1634.
La konstituo de la municipo de El Paso okazis samtempe kun la municipo de Fuencaliente de La Palma, kiu apartiĝis el Villa de Mazo la 23an de februaro 1837.
Ekde la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj ekis nova ekonomia florado pro prospero de agrikulturo. Ekde la 1960-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo. En 2009 la loko estis senhomigita pro unu de la plej grandaj incendioj de la Palma, suferante tiel gravajn damaĝojn en la arbaroj kaj distrejoj.
Demografio
redaktiHistorie la loĝantaro regule kreskiĝis tre lante dum la 20-a jarcento el 1 650 ĝis 2 270 en 1950. Poste la loĝantaro stagnis.
Fuencaliente de La Palma dividiĝas en la jenaj kvartaloj kun korespondaj kernoj:
Kernoj | Loĝantoj (2015) | Viroj | Virinoj |
---|---|---|---|
Las Caletas | 159 | 81 | 78 |
Los Canarios | 681 | 350 | 331 |
El Charco | 27 | 15 | 12 |
La Fajana | 35 | 16 | 19 |
Las Indias | 591 | 296 | 295 |
Los Quemados | 237 | 123 | 114 |
Ekonomio kaj vidindaĵoj
redaktiLa ekonomio de la municipo estas bazata sur la kultivo de la banano, turismo, la kultivo de la vito kaj la produktado de vino. Aktuale estas astronomia rigardejo kaj interpretejo de la ĉielo, ambaŭ en la vulkano San Antonio.
La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento.
Eblas montara piedirado, kultura turismo, kaj aliaj okupitecoj.[2] Estas diversaj vidindaĵoj en la municipo.
Referencoj
redakti- ↑ «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
- ↑ Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
- ↑ Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
- ↑ «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
- ↑ «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.
- ↑ «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.
Literaturo
redakti- VVAA (1985). Geografía de Canarias. Editorial Interinsular Canaria. ISBN 84-85543-66-1.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fuencaliente de La Palma en la hispana Vikipedio.