Fuenterroble de Salvatierra
Fuenterroble de Salvatierra estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar. Fuenterroble signifas Fonto de la kverko.
Fuenterroble de Salvatierra | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37768 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 252 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 34′ N, 5° 44′ U (mapo)40.564722222222-5.7338888888889Koordinatoj: 40° 34′ N, 5° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 955 m [+] | ||
Areo | 27,25 km² (2 725 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fuenterroble de Salvatierra [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 27,25 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havas 242 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 500 loĝantojn dum la 20-a jarcento.
Ĝi estas je 54 km de Salamanko, la provinca ĉefurbo. Tames pri vilaĝo de tradicio de pilgrimado ĉar la Vía de la Plata trairas ĝin kaj pro tio estas muzeo pri la vojo, iam de vagkomercistoj kaj nun de turismaj pilgrimantoj kiu povas gastiĝi ĉe ĉitiea gastejo survoje laŭ la Jakoba Vojo. Tiu ideo aperas en la supra duono de la blazono.
Estas restaĵoj de romia ŝoseo kaj du romiaj mejloŝtonoj.