Gaŝerbrum 1
Gaŝerbrum 1, konata ankaŭ kiel Kaŝita Pinto (angle Hidden Peak) aŭ kiel K5 estas la ĉefa pinto de la Gasherbrum-Grupo. Kun alteco de 8 000 m ĝi estas la 11-a plej alta monto de la mondo kaj apartenas al la ekskluziva grupo de la pintoj pli altaj ol 8000 m.
Gaŝerbrum 1 | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 8 080 m | ||
Situo | Ĉinio kaj Pakistano | ||
Montaro | Karakorumo | ||
Geografia situo | 35° 44′ N, 76° 42′ O (mapo)35.72555555555676.695555555556Koordinatoj: 35° 44′ N, 76° 42′ O (mapo) | ||
| |||
Unua grimpo | 5-a de julio 1958 fare de Peter K. Schoening kaj Andrew Kauffman | ||
Plej facila montgrimpo | Altmontara ekspedicio (glaĉerigita vojo) | ||
Geografio
redaktiGaŝerbrum 1 situas en Karakorumo inter ties pakistana parto kaj la Ŝaksgam-Valo, kiun postulas Ĉinio por si. Ĝi apartenas al Baltoro Muztagh, la plej fama parto de Karakorumo. Ĝi situas tute malantaŭe en Baltoro multajn kilometrojn oriente de la centra Konkordia-Placo, kie kunfluas la tributglaĉeroj de Baltoro-Glaĉero al giganta glaciriverego. Gaŝerbrum 1 estas kaŝita inter la grupo de Gaŝerbrum 4, 5 kaj 6, tial la noma Kaŝita Pinto, kaj troviĝas nur malmultajn kilometrojn de Conway-Selo, tra kiu pasejo kondukas al la barata parto de Karakorumo. De ĉiuj flankoj Gaŝerbrum 1 atingeblas nur pasante grandegajn glaĉerojn.
Unua grimpo
redaktiLa unua grimpon sukcesis la 5-an de julio 1958 Peter K. Schoening kaj Andrew Kauffman, kiuj apartenis al usona ekspedicio.
Eksteraj ligiloj
redakti- Gaŝerbrum 1 sur Peakware Arkivigite je 2010-04-27 per la retarkivo Wayback Machine