Galeazzo Ciano

itala diplomato kaj politikisto (1903-1944)

Gian Galeazzo CIANO [galeAco ĉAno], grafo de Cortellazzo kaj Buccari, naskita la 18-an de marto 1903 en Verono, ekzekutita samurbe la 11-an de januaro 1944, estis itala diplomato kaj politikisto. Li estis ambasadoro kaj ministro pri eksteraj aferoj.

Galeazzo CIANO
Galeazzo Ciano
Galeazzo Ciano
Persona informo
Galeazzo Ciano
maxemiliano
Naskonomo Gian Galeazzo Ciano
Naskiĝo 18-a de marto 1903
en Verono
Morto 11-a de januaro 1944
en Verono
Mortis pro Mortpuno Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio catholic vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Itala Sociala Respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Nacifaŝisma Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Galeazzo Ciano
Familio
Dinastio House of Ciano vd
Patro Costanzo Ciano Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Carolina Pini (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Edda Mussolini (mul) Traduki (1930–1944) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Fabrizio Ciano (en) Traduki, Marzio Ciano (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Benito Mussolini (bopatro)
Rachele Mussolini (bopatrino)
Vittorio Mussolini (mul) Traduki (bofrato)
Bruno Mussolini (mul) Traduki (bofrato)
Romano Mussolini (en) Traduki (bofrato)
Anna Maria Mussolini (en) Traduki (bofratino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo diplomato
juristo
politikisto
taglibristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ciano estis filo de admiralo Costanzo Ciano kaj de 1930 edzo de Edda Mussolini, filino de Benito Mussolini; li havis kun ŝi tri gefilojn, Fabrizio, Raimonda kaj Marzio.

Ciano post diplomiĝo pri juro ekservis en la itala ambasadejo en Rio-de-Ĵanejro. Post reveno en Italion en 1935 li iĝis ministro pri gazetaro kaj propagando. Li volontule partoprenis la militon en Etiopio kiel bomb-aviadilisto, kaj estis ordenita. En 1936 li iĝis ministro pri eksteraj aferoj anstataŭ Dino Grandi, kiu eble estis tro pacema por Benito Mussolini.

Ciano provis malhelpi tro intiman alianciĝon de Italio kun Germanio, sed tamen devis la 22-an de majo 1939 subskribi la "Ŝtalan Pakton" kun tiu lando. Tiel li devis akcepti ankaŭ la ekpartoprenon de Italio en la Dua Mondmilito je la 10-a de junio 1940.

Kiam Mussolini estis arestita la 25-an de julio 1943, Ciano malferme aniĝis ties kontraŭulojn kaj provis trovi rifuĝejon por sia familio. Germanio tamen je la 18-an de oktobro 1943 ekstradiciis lin al la Sociala Respubliko Itala, kiu en Verono akuzis lin kaj aliajn pro ŝtatperfido kaj kondamnis al morto. La 11-an de januaro 1944 li kaj kvar aliaj estis mortpafitaj en la pafejo de Verono. Li mortis ne tuj, necesis pafi dufoje en lian kapon.

Oni multe diskutis, ĉu Mussolini ne volis aŭ ne povis savi sian bofilon; kelkaj argumentas, ke per pardono aŭ indulgo li estus perdinta ĉian prestiĝon en la faŝisma respubliko.

Post lia morto lia edzino rifuĝis en Svislandon, portante kun si liajn politikajn taglibrojn, kiujn poste publikigis la koresponda raportisto Paul Ghali de la usona gazeto Chicago Daily News.

  NODES
os 12