Gerberga el Saksujo
Gerberga el Saksujo, france Gerberge de Saxe, (naskiĝis en 913 en Nordhausen[1], mortis la 5-an de majo 969) estis (pro geedzeco) dukino de Loreno kaj reĝino de la okcidentfranka imperio.
Estante filino de la germana reĝo Henriko la Birdisto, ŝi edziniĝis kun la lorena duko Gislebert (Gilberto). Tiel Gislebert favoris Henrikon. En 940 ŝi edziniĝis kun la franca reĝo Ludoviko la 4-a. Tiu ĉi tamen ne sukcesis gajni Lorenon pro la protestado de Oto la Granda.
Post la morto de Ludoviko (954), ŝia filo Lotaro fariĝis franca reĝo, danke al la helpo de ŝiaj fratoj Oto kaj Bruno.
Gerberga estis engaĝiĝema kaj literature interesata virino. Ŝi oftege legis tekstojn de la biblio kaj abato Adson de Montier-en-Der dediĉis al si libron pri la antikristo, De ortu et tempore Antichristi[2].
Fontoj
redakti- Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 627 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligiloj
redakti- Hlawitschka, Eduard, "Gerberga" in: Neue Deutsche Biographie 6 (1964), p. 256-257 (tie ĉi interrete)