Giżycko
Giżycko (germane Lötzen; pole: (la antaŭa nomo) Łuczany, Lec; prapruse: Lēcai), estas urbo en la vojevodio Varmio-Mazurio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Giżycko. En 2021 en la urbo vivis 28 233 loĝantoj.
Giżycko | |||||
germane: Lötzen | |||||
Flago | Blazono | ||||
urba komunumo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Giżycka | ||||
Provinco | Varmio-Mazurio | ||||
Distrikto | Distrikto Giżycko | ||||
Komunumo | Komunumo Giżycko | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Aglomeraĵo | 34000 | ||||
Urborajtoj | 1612 | ||||
Koordinatoj | 54° 2′ N, 21° 46′ O (mapo)54.0421.758888888889Koordinatoj: 54° 2′ N, 21° 46′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 116,2 (115,8) nivelo de lagoj ĝis 142 m | ||||
Areo | 13,87 km² | ||||
Loĝantaro | 28233 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 2 036 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 11-500 | ||||
Telefona antaŭkodo | 87 | ||||
Aŭtokodo | NGI | ||||
TERYT | 6283706011 | ||||
Estro | Wojciech Karol Iwaszkiewicz | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | Al. 1-go Maja 14 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 11-500 do 11-508 | ||||
Telefono de estraro | 87 428-52-31 | ||||
Fakso de estraro | 87 428-52-41 | ||||
Ĝemelaj urboj | Danio: Silkeborg Ukrainio: Dubno Litovio: Trakai Pollando: Ruda Śląska | ||||
Komunuma retejo | http://www.gizycko.pl | ||||
Situo
redaktiLa urbo troviĝas apud pluraj grandaj lagoj kaj nuntempe estas signifa feriejo.
Historio
redaktiLa urbo unuafoje estis skribe menciata en 1340 sub la nomo "Letzenburg". Ĝis la jaro 1945 ĝi apartenis al Germanio, la provinco Orienta Prusio, kaj havis la nomon "Lötzen". Surbaze de la Traktato de Versajlo la loĝantoj voĉdonis je la 11-a de julio 1920, ĉu ili volas daŭre aparteni al Germanio aŭ estonte al Pollando. En Lötzen 99,97 % voĉdonis favore al Germanio. Post fuĝo en 1945 aŭ posta perforta elpelo de la germanaj loĝantoj, Lötzen fine estis enkorporigita de Pollando laŭ la decido de la Potsdama Konferenco. En 1946 ĝi estis alinomita Giżycko honore al pola pastro, pola soci-aganto Gustaw Marcin Gizewiusz.
La prehistorio de la ĉirkaŭaĵoj de Giżycko
redaktiLa plej malnova spuro de la homo sur la tereno de hodiaŭa urbo Giżycko (la korno de rangifero kun la spuroj de ĝia prilaboro per la silika ilo) tio estas la elfosaĵo trovita en la sabla tavolo datitaj al la periodo de antaŭ 15 miloj da jaroj ĉe la Lago Popówka Mała. La prehistoriaj ĉasistoj alvenadis al tiuj terenoj sekve de la foriro de la skandinavia glaciepoko (Vurma Glaciepoko) (vidu la apudan mapon). Dum la bronza epoko kaj fera epoko estis tie multaj setlejoj sur la tero kaj akvo, sur la artefaritaj insuletoj konstruitaj de palisoj ligitaj kun la sablo kaj tero. La unuaj mencioj pri tiu tereno aperis jam en la 2a jc de p.K. en la verkoj de Tacito kaj Ptolemeo el Aleksandrio. Ili ambaŭ priskribis tiun regionon kun la baltiaj-praprusaj gentoj, ekzemple la galindojn, jatvingojn kaj bartovojn (vidu la apudan mapon), iliaj setlejoj estis limaj kun la lando de la Grandaj Mazuriaj Lagoj, samtempe tiuj terenoj estis ĉe la trako de la sukcena vojo (vidu la apudan mapon).
En la jaro 1008 laŭ inicito de pola reĝo (tiam princo) Boleslao la 1-a, nomata "la Brava", okazis la kristaniga misio al la lando de praprusoj gvidata de la episkopo Bruno de Querfurt. La kristaniga misio estis finita la 9an de marto 1009 per la martira morto de la episkopo en la loko apud Giżycko, kie nun la kruco memorigas tion (vidu la apudan foton). Dum la jaroj 1277-1283 la ĉirkaŭaj terenoj ekokupis la Teŭtona Ordeno. Ĉirkaŭ la jaro 1340 sur la istmo (terkolo) inter la Lago Niegocin kaj la Lago Kisajno la teŭtonaj kavaliroj de la Teŭtona Ordeno konstruis tie la defendan burgon (kastelon). La kastelo ricevis la nomon Lötzen kaj parte persistis ĝis hodiaŭ (vidu la supran foton). Dum la mezo de 15a jc apude de la kastelo aperadis la setlejo de la setlantoj el Mazovio. La loĝantoj ricevis la permeson por fiŝkaptado, abelbredado kaj ĉasado, kompreneble ĉio kontraŭ la vivtenado de la teŭtonoj en la kastelo. Tia estis la komenco de la nuntempa Giżycko.
Historio de Giżycko de la 16a jc ĝis la 18a jc
redaktiLa Granda Majstro de la Ordeno en la Duklando Prusio Albreĥto Hohencolerno el la germana dinastio de hohencolernoj (1490-1568) - en la jaro 1525 li sekularigis la ŝtaton de la Teŭtona Ordeno, li akceptis la protestantismon kaj la duklando ekestis la laika ŝtato, tamen la duklando restis kiel la feŭdo de polaj reĝoj de la (Krono de la Regno de Pollando). La kastelo Lötzen ekestis la sidejo de la princaj distriktestroj (starostoj). La streboj de la apuda setlejo por akiri la urban privilegion finfine sukcesis komence de la 17a jc. La urborajto estis akirita la 15an de maj 1612. La urbanoj ĉefe okupiĝis pri la abelbredado. La urbo ricevis la nomon de la kastelo - Lötzen. Dum la polaj-svedaj militoj, la Sveda diluvo (1655-1660) post la malvenko de svedoj ĉe la loko Prostki (la 8an de oktobro 1656), kie la sveda armeo kaj la helpantaj ĝin, la prusiaj taĉmentoj malvenkis kun la pola hetmano (armeo-estro) Wincenty Gosiewski (1620-1662), tiam sur tiujn terenojn eniris la helpantaj polan armeon la taĉmentoj litovaj kaj tataraj. La tataroj atakis la urbon la 10an de februaro 1657, bruligante ĉiujn domojn. Postrestis nur la kastelo, la urbodomo kaj la preĝejo. Rezulte de la granda epidemio de pesto en la jaro 1710 mortis preskaŭ la tuta loĝantaro de la urbo.
Historio de Giżycko de la 19a jc ĝis la 20a jc
redaktiDum la jaroj 1807-1812 Lötzen (Giżycko) estis sur la vojo de la Napoleonaj Militoj tra kiu tramarŝis la armeo francia kaj rusia. De junio 1807 la urbo estis okupita de polaj ulanoj kaj en la urbo kvartiris (restadis) du polaj korpusoj: de la polaj generaloj Józef Zajączek kaj de Jan Henryk Dąbrowski. Dum la aprilo 1822 estis grandega brulego (incendio) dum la tuta historio de la urbo. Bruligis preskaŭ ĉio. Kelkfoje okazis en la urbo la grandega malsato. Dum la jaroj 1843-1851 oni faris grandajn publikajn laborojn ĉe la fortreso nomata Ludwig Leopold Hermann von Boyen (1771-1848), la prusia milit-ministro (vidu la maketon de la fortreso). En la sekvontaj jaroj la urbo ricevis fervojon (1868) kaj aperis la nova reto de vojoj. en la unuaj tagoj de la 1945 jaro la urbanoj estis preskaŭ tute evakuita pro la proksimiĝanta sovetia fronto, kaj post la okupado fare de la Ruĝa Armeo la 26an e januaro 1945 kaj laŭ la decido de la Potsdama Konferenco ekkomencis la setlado de poloj en Giżycko de la perditaj fare de tiu konferenco, la orientaj partoj de antaŭmilita Pollando (vidu la apudan mapon). De la 4a de marto 1946 la urbo namas Giżycko, omaĝe al la pola soci-aganto, pastro Gustaw Marcin Gizewiusz.[1]
Bibliografio:
- Sławomir Augusiewicz (2001): Prostki 1656, La Eldonejo Bellona (Wydawnictwo Bellona), Varsovio.
- Wiesław Białkowski (1975): Giżycko, Krajowa Agencja Wydawnicza, Varsovio.
- Grzegorz Białuński, Grzegorz Jasiński, Ryszard Tomkiewicz (1998): Z dziejów Leca (Giżycka). Wybór szkiców i źródeł, La Mazuria Arkivejo (Archiwum Mazurskie), Giżycko.
- Grzegorz Białuński, Grzegorz Jasiński (1999): La sintenoj kaj la interrilatoj inter la etnaj kaj naciecaj grupoj en Mazurio (la 14-20a jc) (Postawy oraz wzajemne stosunki grup etnicznych i narodowościowych na Mazurach (XIV-XX wiek), La Mazuria Eldonejo (Wydawnictwo Mazurskie), Giżycko.
- Grzegorz Białuński (2012): Giżycko. Urbo kaj homoj (Miasto i ludzie), La Urba Oficejo (Urząd Miejski), Giżycko.
- Grzegorz Białuński (2005): La gvidlibro tra la iama Giżycko (Przewodnik po dawnym Giżycku), La Mazuria Eldonejo (Wydawnictwo Mazurskie), Giżycko.
- Maximilian Jähns (1876): Allgemeine Deutsche Biographie, Duncker & Humblot, Lejpcigo.
- Andreas Kossert, Barbara Ostrowska (2004): Mazurio. La forgesita sudo de Orienta Prusio (Mazury. Zapomniane południe Prus Wschodnich), La Scienca Eldonejo Scholar (Wydawnictwo Naukowe Scholar), Varsovio.
- Jan Leo (2008): La historio de Prusio (Dzieje Prus), Julian Wojtkowski, Olsztyn.
- Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1884): La geografia vortaro de Reĝa Pollando kaj aliaj slavaj landoj (Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich), la 5-a volumo (tom 5), la eldono de Filip Sulimierski kaj Władysław Walewski (nakładem Filipa Sulimierskiego i Władysława Walewskiego), Varsovio.
- Ernst Otto Robert Trincker, Grzegorz Białuński (1997): La historio de komunumo Giżycko (Kronika gminy leckiej (giżyckiej), Wydawnictwo Mazurskie, Giżycko.
La partnerurboj
redaktiEsperanto kaj Giżycko
redaktiEn Giżycko naskiĝis konata esperantisto Jarosław Strzelecki, nun de la jaro 2005 universitata doktoro en la Instituto pri Filozofio de la Universitato de Varmio-Mazurio en Olŝtino (Olsztyn), kie li ankaŭ organizas Esperanto-kursojn por studentoj de la universitato kaj por lernantoj de mezaj lernejoj de Olŝtino.
En la jaro 2007 dum la Hiphopo-Festivalo en Giżycko estis prezentita "Uliczne Esperanto" ([2])
Famuloj ligitaj kun la urbo
redakti- Bruno de Querfurt (naskiĝis en la jaro 970 en Querfurt, mortis la 9-an de marto 1009, Prusio) estis sanktulo, apostolo de Prusio, latina episkopo de rusoj, arĥiepiskopo de paganoj (archiepiscopus gentium), kaj grafo. Ekde 1004 li nomatis Ĉefepiskopo de paganoj kaj predikis en Hungario. En 1007 li estis en Rusio, baptigis peĉenegojn. En 1008 li estis en Pollando. Dum 1008 - 1009 li predikis kristanismon al praprusoj. Li baptigis praprusan princon Netimeron, sed estis mortigita la 9-an de marto 1009. Li estis sanktuligita en la jaro 1024 kaj estas la patrono de Prusio.
- Wojciech Kętrzyński (n. 1838 en Lötzen – m. 1918 en Lvovo), la pola kaj kaŝuba historiisto, direktoro de la Ossolineum (pole: Zakład Narodowy im. Ossolińskich (ZNiO), Ossolineum) – pola scienca kaj kultura instituto en Lvovo.
- Mateusz Kusznierewicz - pola velad-sportisto, du oraj medaloj por Pollando en Olimpiaj ludoj, li loĝis en Giżycko.
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ laŭ artikolo de esperantisto Mariusz Borysiewicz, la doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio en Slupsko / Słupsk, kaj publikigita ĉi tie laŭ lia peto kaj permeso
- ↑ https://www.discogs.com/composition/05c00897-52a2-4fec-8994-43a7e831495a-Uliczne-Esperanto