Glenn Herbert GOULD (naskiĝis la 25-an de septembro 1932 en Toronto, Ontario, Kanado, mortis la 4-an de oktobro 1982, Toronto) estis pianoartisto en Kanado, fama[1] pro brila, ofte surpriza ludprezento, pureco de la kontrapunkta ludo.

Glenn Gould
Persona informo
Naskonomo Glenn Herbert Gold
Naskiĝo 25-an de septembro 1932 (1932-09-25)
en Toronto
Morto 4-an de oktobro 1982 (1982-10-04) (50-jaraĝa)
en Toronto
Mortokialo Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Mount Pleasant Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Loĝloko Toronto
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater The Royal Conservatory of Music (en) Traduki
Malvern Collegiate Institute (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Glenn Gould
Familio
Edz(in)o
Okupo
Okupo pianisto
publikigisto
klavicenisto
komponisto
music publicist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Bach: The Goldberg Variations (Glenn Gould album)
TTT
Retejo http://www.glenngould.com/
vdr
Glenn Gould en sia junaĝo.

Li pianoludis jam en aĝo de 3 jaroj, komponis en aĝo de 6. Li ekstudis en la Reĝa Muzika Konservatorio de Toronto en aĝo de 10 kaj finis la studadon en 1946. Li izolis sin tute en 1952 kaj laboris nur per magnetofono, elformis propran ludstilon (li tenis la kapon horizontale super la klavaro). Liaj prezentaj koncertoj okazis en 1955 en Novjorko kaj Vaŝingtono kun sukcesego. Post tio li subskribis kontrakton pri sondisko-registro. La sonregistaro el ludoj je J. S. Bach (Goldberga variaĵaro) (1956) estis tre propulara.

Lia repertuaro konsistis ĉefe el kontrapunktaj verkoj (precipe Bach, malfrua Beethoven kaj Arnold Schönberg, sed li evitis romantikan muzikon de la 19-a jc.)

Li ŝanĝis en 1964 de koncertejo al sonregistra studio, kie li estis produktanto, verkisto kaj prezentisto.

Referencoj

redakti
  1. Jean-Pierre Thiollet, 88 notes pour piano solo, "Solo nec plus ultra", Neva Editions, 2015. p.50. ISBN 978 2 3505 5192 0.

Eksteraj ligiloj

redakti

The Glenn Gould Archive Oficiala deponejo de la arĥivoj de Glenn Gould

  NODES
Note 1
os 1