Globa stelamaso
Globa stelamaso estas tre densa stelamaso, entenante averaĝe centon da miloj da steloj, disdonitaj en sfero kies diametro estas inter 20 ĝis centoj da lumjaroj (inter 5 kaj 100 parsekoj). Ĝia denso estas multe pli granda ol tiu de malfermita stelamaso. La steloj en tia amaso estas plej maljunaj steloj el la galaksio kaj ĝenerale ruĝaj gigantoj.
La globaj stelamasoj estas parto de la galaksia haloo, ili orbitas ĉirkaŭ la galaksia centro je distanco de 1 al 100 kiloparsekoj. Oni nombras 150 stelajn globamasojn en nia galaksio, sed verŝajne aliaj estas kaŝitaj al ni de la galaksia centro.
Ankaŭ la aliaj galaksioj entenas globajn stelamasojn[1]
Studinte la globajn stelamasojn, Harlow Shapley determinis en 1918 la situon de Suno ene de Lakta vojo. Inter 1927 kaj 1929, Harlow Shapley kaj Helen Battles Sawyer klasifikis la globajn stelamasojn laŭ ties densoj. Plej densaj amasoj estas de speco 1, la malpej densoj de speco 12. Tiu sistemo de Klasifiko de Shapley-Sawyer estas ankoraŭ nun uzata.
-
NGC 1049, globa stelamaso de speco V
-
NGC 6934, globa stelamaso de speco VIII
-
Palomar 12, globa stelamaso de speco XII
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ angle Listo de la globaj stelamasoj en aliaj galaksioj Arkivigite je 2004-11-14 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
redakti- france La globaj stelamasoj, restaĵo de sinkintaj galaksioj
- france La lokalizo de la globaj stelamasoj montras la lokon de nia Suno en la Galaksio Arkivigite je 2010-01-14 per la retarkivo Wayback Machine
- france Kiel lokalizi Sunon en la Lakta Vojo
- angle Catalogue of Milky Way Globular Cluster Parameters fare de William E. Harris, McMaster University, Ontario, Canada.
- angle Relativistic Binaries in Globular Clusters Arkivigite je 2006-03-03 per la retarkivo Wayback Machine fare de Matthew J. Benacquista, Montana State University, Billings, USA.
- angle La stelamasoj Arkivigite je 2009-07-24 per la retarkivo Wayback Machine