Gofredo de Monmouth
Gofredo de Monmouth (naskiĝis ĉirkaŭ 1100 en Monmouth; mortis en 1155 en Saint Asaph), estis kimra episkopo kaj historiisto, kiu verkis latine. Li estas konata kiel unu el la unuaj anglaj historiistoj, kaj la ĉefa angla historiisto de la mezepoko.
Gofredo de Monmouth | |||||
---|---|---|---|---|---|
La juna Merlin parolas al la Reĝo Vortigern. Ilustraĵo el Prophetiae Merlini de Geoffrey de Monmouth, en la Nacia Biblioteko de la Unuiĝinta Reĝlando
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1100 en Monmouth, Kingdom of Gwent | ||||
Morto | 1155 en Llandaff Cathedral, Kingdom of Morgannwg | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | Mezepoka latino vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio Kingdom of Glywysing (en) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Oksfordo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1152–) katolika sacerdoto verkisto historiisto poeto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Historio de la reĝoj de Britio ❦ Prophetiae Merlini ❦ Vita Merlini vd | ||||
| |||||
episkopo de St Asaph | |||||
Dum | 1152– | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia naskiĝloko ne estas konata, sed ĝi estis verŝajne Monmouth en Kimrio. Li havis verŝajne bretonajn praulojn, bone konis la regionon de Monmouth kaj priskribas Caerleon en sia Historia Regum Britanniae. Tiu verko enhavas fruan version de la legendoj pri Reĝo Arturo.
Li studis en Oxford, renkontis tie la ĉefdiakonon Walter. La 21-an de februaro 1152 la ĉefepiskopo de Canterbury Teobaldo konsekris lin episkopo de St Asaph (en norda Kimrio), nur dek tagojn post lia pastriĝo.
Verkoj
redaktiGofredo verkis kelkajn historiajn kaj mitologiajn skribaĵojn, el kiuj la unua estis la Prophetiae Merlini "La profetaĵoj de Merlino" (verkita antaŭ 1135), la Vita Merlini: "La vivo de Merlin" (inter 1149 kaj 1151), kaj de Historia regum Britanniae "Historio de la reĝoj de Britio" (1135-1138), la plej konata de liaj libroj.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Prophetiae Merlini: Latina teksto (eldono 1603) kun komentoj de Alain de Lille
- Historia Regum Britanniae:
- Vita Merlini: Latina teksto