Golfa Koopera Konsilo

regiona interregistara organizaĵo de arabaj ŝtatoj ĉe la Persa Golfo
2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 26 jul. 2023.

Golfa Koopera Konsilo (angle Cooperation Council for the Arab States of the Gulf, france Conseil de coopération du Golfe, arabe مجلس التعاون لدول الخليج العربية) estas komuna merkato, establita de ses naftomonarĥioj de la Persa golfo.

Golfa Koopera Konsilo
emblemo
flago
interregistara organizaĵo
komerca bloko Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1981 vd
Sidejo Riado
Lingvoj

araba lingvovd

Filioj Statistika Centro de la Kunlabora Konsilio de Arabaj Ŝtatoj de la Golfo Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Situo de la landoj
Flago de la organizo

Historio

redakti

La landoj Kuvajto, Barejno, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Sauda Arabio en 1981 decidis pri establo de komuna merkato, je influo de sukceso de la eŭropa Komuna Merkato. Tion instigis la ŝoko pro la iraka-irana milito (kiu ekis en 1980) kaj sekurecaj klopodoj. La integriĝo pruviĝis tre pigra kaj estiĝis la vera komuna merkato nur en 2007, kiu atingis la finan formon en tiujara decembra pinta renkontiĝo de Doha.

Karakterizo

redakti

Post la renkontiĝo de Doha, ekvalidis la doganunio, libera moviĝo de la kapitalo, ŝtatanoj. Komence ĉiu lando ligis sian valuton al la dolaro, sed Kuvajto rifuzis tion, tiel la monunio malfruas.

Vidu ankaŭ

redakti
  NODES