Guŝ Emunim
Guŝ Emunim (hebree גוש אמונים signifante „Bloko de la fiduloj“) estas juda eksterparlamenta politika-religia organizo en Israelo. Guŝ Emunim estiĝis en 1974 inter setlantoj en la okcidenta Jordanlando kiel dekstra splito de la nacia-religia partio. La spirita praulo estis rabeno Abraham Isaak Kook (1865–1935) kaj ties filo Zvi Yehuda HaCohen Kook (1891–1982).
Guŝ Emunim | ||
---|---|---|
politika movado organizaĵo | ||
Komenco | 1974 vd | |
Lando(j) | Israelo vd | |
Ideologio |
koloniado • religia Cionismo | |
Membroj de la movado murdis, vundis arabojn en 1983 en Hebrono.
Ideologio
redaktiGuŝ Emunim baziĝas je religia postulo pri la tuta praa israela teritorio (Granda Israelo). Ili rifuzas redonon de iu ajn akirita teritorio al nejudoj.