Gyula Zsivótzky
Gyula Zsivótzky [djula ĵivOcki], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Zsivótzky Gyula estis hungara martelĵetisto, kvarfoja olimpiano, olimpika ĉampiono. Liaj familiaj nomvariantoj estis Zsivotzky aŭ Zsivoczky kun la sama prononco.
Gyula Zsivótzky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1937 en Budapeŝto |
Morto | 29-an de septembro 2007 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Kancero |
Tombo | Óbuda Cemetery (en) , 24-1-1/2 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Magdolna Komka (en) (1977–2007) |
Infanoj | Gyula Zsivóczky (en) , Attila Zsivóczky (en) |
Okupo | |
Okupo | atleto |
Gyula Zsivótzky[1] naskiĝis la 25-an de februaro 1937 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de septembro 2007 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyula Zsivótzky edziĝis en 1977, lia edzino naskis 2 filojn. En la sensporta vivo li estis sportinstruisto. Li ricevis signifan ŝtatan premion en 1997.
Sporta kariero
redaktiGyula Zsivótzky inter 1952-1973 estis martelĵetisto en sia naskiĝurbo, poste en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono inter 1958-1970 13-foje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 196-1973, eĉ li tenis la hungaran rekordon inter 1958-1982. Li estis olimpiano en ĉiuj Olimpikoj inter Hungario en la Somera Olimpiko 1960, Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kun ora kaj du arĝentaj medaloj, krome en eŭropa ĉampionumo li estis la unua en 1962 kaj en Universiado trifoje en 1959, 1961 kaj 1965. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1973, poste li havis postenojn en la sporta vivo.
Memorigiloj
redakti- sporthalo en Kisbér (vidu la foton!)
- hu:175437 Zsivótzky (asteroido)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM124650 hungarlingva datenaro de muzeo