Hölstein

komunumo de Svislando

Hölstein estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 2333 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Hölstein
Blazono de Hölstein
Hoelstein - vilaĝeniro venante de Diegten
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Waldenburg
Koordinatoj  47° 26′ 0″ N 7° 46′ 0″ O / 47.43333 °N, 7.76667 °O / 47.43333; 7.76667 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 0″ N 7° 46′ 0″ O / 47.43333 °N, 7.76667 °O / 47.43333; 7.76667 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 2333
Areo 6,02 km²
Alteco 422 m super marnivelo
Poŝtkodo 4434
Komunumkodo 2886
Mapo de Hölstein
vdr

Geografio

redakti

Hölstein situas en la Frenke- aŭ Waldenburgertal meze inter la kantonĉefurbo Liestal kaj la distriktĉefurbeto Waldenburg. Tra la komunumo fluas la rivero Antaŭa Frenke, kiu en Bubendorf kun Malantaŭa Frenke kuniĝas al Frenke.

Najbaraj komunumoj

redakti

Hölstein limas al Bennwil, Bubendorf, Diegten, Lampenberg, Niederdorf, Ramlinsburg, Tenniken kaj Zunzgen.

Trafiko

redakti

La komunumo situas ĉe la linio de la Waldenburgerbahn, trama etŝpurfervojo de Liestal al Waldenburg, kiu ligas la vilaĝon trafike bone kun la kantonĉefurbo.

En kelkminuta veturdistanco en Dietgen troviĝas la plej proksima alveturo al la nacia aŭtoŝoseo A2.

Historio

redakti

La unua dokumenta mencio de Hölstein datiĝas el la jaro 1101 kiel Hulestein.

Hölstein regule fariĝis viktimo de grandaj inundoj, nome en la jaroj 1629, 1830, 1924 kaj 1926.

En la regiono Stutz estis malkovritaj restaĵoj el la neolitiko kaj en Hinterbohl mozaiko el la romia epoko.

Ekde la 10-a jarcento la Monaĥejo Payerne posedis en Höstein monaĥejan bienon, kiu servis kiel gastejo. Ekde la 12-a jarcento ankaŭ la bazela Monaĥejo Sankt-Alban disponis pri posedaĵoj en la vilaĝo. En la 13-a jarcento la Monaĥejo Payerne transdonis sian bienojn al la Grafoj de Eptingen kiel servuto. Dum la bieno en la jaro 1370 fariĝis posedaĵoj de Herrmann von Wildenstein kaj Günther von Eptingen, la vilaĝon akiris la bazela familio Rot, kio kaŭzis multjaran kverelon inter la du familioj, en kiu finvenkis en la jaro 1383 la familio Eptingen. En la 2-a duono de la 15-a jarcento vilaĝo kaj bieno, kiuj intertempe kunkreskis, fariĝis bazela posedaĵo kaj parto de la distrikto Waldenburg. En la jaro 1832 Hölstein aliĝis al la movado por la liberigo de la urbo Bazelo kaj aliĝis en la jaro 1833 al la nove fondita Kantono Bazelo Kampara en ties distrikto Waldenburg.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

Bildoj

redakti



  NODES