Hans Krankl
Johann "Hans" KRANKL (n. 14a de Februaro 1953 en Vieno) estas jam retiriĝinta futbalisto el Aŭstrio. Li estis efika atakanto kaj estis konsiderita kiel la plej grava futbalisto de la historio de futbalo en Aŭstrio.[1]
Hans Krankl | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Hansi |
Naskiĝo | 14-an de februaro 1953 (71-jaraĝa) en Vieno, Aŭstrio |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto kantisto futbala trejnisto |
Li ekkarieris en la teamo de la Rapid Wien kie li ludis en 1970–1978 kaj 1981–1986. Intertempe li ludis ankaŭ en aliaj teamoj kiel ĉe la Futbala Klubo de Barcelono en 1978–1981. Li partoprenis ankaŭ en la Aŭstra nacia teamo de futbalo en 1973–1985. Poste li iĝis trejnisto.