Harmondivizora nombro
Klasifiko de entjeroj laŭ dividebleco |
Formoj de faktorado: |
Primo |
Komponita nombro |
Pova nombro |
Kvadrato-libera entjero |
Aĥila nombro |
Nombroj kun limigitaj sumoj de divizoroj: |
Perfekta nombro |
Preskaŭ perfekta nombro |
Kvazaŭperfekta nombro |
Multiplika perfekta nombro |
Hiperperfekta nombro |
Unuargumenta perfekta nombro |
Duonperfekta nombro |
Primitiva duonperfekta nombro |
Praktika nombro |
Nombroj kun multaj divizoroj: |
Abunda nombro |
Alte abunda nombro |
Superabunda nombro |
Kolose abunda nombro |
Altkomponita nombro |
Supera altkomponita nombro |
Aliaj: |
Manka nombro |
Bizara nombro |
Amikaj nombroj |
Kompleza nombro |
Societema nombro |
Nura nombro |
Sublima nombro |
Harmondivizora nombro |
Malluksa nombro |
Egalcifera nombro |
Ekstravaganca nombro |
Vidu ankaŭ: |
Divizora funkcio |
Divizoro |
Prima faktoro |
Faktorado |
Je nombroteorio, harmondivizora nombro, aŭ nombro de Ore (nomita pro Øystein Ore, kiu difinis ili en 1948), estas pozitiva entjero, kies divizoroj havas harmonan meznombron kiu estas entjero. Jen la unuaj kelkaj harmondivizoraj nombroj:
Ekzemple, la harmondivizora nombro 6 havas la kvar divizorojn 1, 2, 3, kaj 6. Ilia harmona meznombro estas entjero:
La nombro 140 havas la divizorojn 1, 2, 4, 5, 7, 10, 14, 20, 28, 35, 70, kaj 140. Ilia harmona meznombro estas
kiu egalas 5 kiu estas entjero, do 140 estas harmondivizora nombro.
Harmondivizoraj nombroj kaj perfektaj nombroj
redaktiPor ĉiu entjero M, kiel Ore observis, la produto de la harmona meznombro kaj aritmetika meznombro de ĝiaj divizoroj egalaj M mem. Pro tio, M estas harmondivizora, kun harmona meznombro de divizoroj k, se kaj nur se la averaĝo de ĝiaj divizoroj estas la produto de M kun ono 1/k.
Ore montris ke ĉiu perfekta nombro estas harmondivizora. La sumo de divizoroj de perfekta nombro M estas akurate 2M; pro tio, la averaĝo de la divizoroj estas M(2/τ(M)), kie τ(M) estas la kvanto de divizoroj de M. Por ĉiu M, τ(M) estas nepara se kaj nur se M estas kvadrata nombro, alie ĉiu dividanto d de M povas esti parita kun malsama dividanto M/d. Sed, perfekta nombro ne povas esti kvadrato: ĉi tio sekvas de la sciata formo de paraj perfektaj nombroj kaj de tio ke neparaj perfektaj nombroj (se ili ekzistas) devas havi faktoron de formo qα kie α ≡ 1 (mod 4). Pro tio, por perfekta nombro M, τ(M) estas para kaj la averaĝo de la divizoroj estas produto de M kun la ono 2/τ(M); tial, M estas harmondivizora nombro.
Ore konjektis ke ne ekzistas neparaj harmondivizoraj nombroj escepte de 1. Se la konjekto estas vera, ĉi tio devas enhavi la neekziston de neparaj perfektaj nombroj.
Baroj kaj komputilaj serĉoj
redaktiW. H. Frezas montris ke ĉiu nepara harmondivizora nombro pli granda ol 1 devas havi priman povan faktoron pli grandan ol 107, kaj Cohen montris ke ĉiu tia nombro devas havi almenaŭ tri malsamajn primajn faktorojn.
Cohen, Goto, kaj aliaj startante kun Ore mem plenumis komputilajn serĉojn listante ĉiujn malgrandajn harmonajn dividantajn nombrojn. De ĉi tiuj rezultoj, listoj estas sciata de ĉiuj harmonaj dividantaj nombroj ĝis 2×109, kaj ĉiuj harmondivizoraj nombroj por kiuj la harmona meznombro de la divizoroj estas maksimume 300.
Referencoj
redakti- . Alirita 2006-09-10 .
- Cohen, Graeme L. (1997). “Numbers Whose Positive Divisors Have Small Integral Harmonic Mean - Nombroj kies pozitivaj divizoroj havas malgrandan entjeran harmonan meznombron”, Mathematics of Computation - Matematiko de kalkulado 66, p. 883–891.
- . Alirita 2006-09-10 .
- Muskat, Joseph B. (1966). “On Divisors of Odd Perfect Numbers - Pri divizoroj de neparaj perfektaj nombroj”, Mathematics of Computation - Matematiko de kalkulado 20 (93), p. 141–144. doi:10.2307/2004277.
- Øystein Ore (1948). “On the averages of the divisors of a number - Pri la averaĝoj de la divizoroj de nombro”, American Mathematical Monthly - Amerika matematika monatrevuo 55, p. 615–619.