Harry Hopman
aŭstralia tenisisto
Henry Christian Harry Hopman (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1906 en Glebe proksime de Sidnejo; mortis la 27-an de decembro 1985) estis aŭstralia tenisisto.
Harry Hopman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1906 en Sidnejo |
Morto | 27-an de decembro 1985 (79-jaraĝa) en Largo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Aŭstralio |
Alma mater | Parramatta High School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Nell Hall Hopman (en) |
Okupo | |
Okupo | tenisisto ĵurnalisto tenisa trejnisto skvaŝisto |
Li en sia sporta kariero inter la jaroj 1930 kaj 1939 en duoblaj viraj kaj miksitaj paraj matĉoj gajnis sep turnirojn el la serio de Granda Ŝlemo. Ankoraŭ pli sukcese li estris la aŭstralian nacian tenisan teamon de la Davisa Pokalo. Kiel teama kapitano li gvidis la aŭstralian teamon inter la jaroj 1939 kaj 1967 al entute 16 venkoj de la pokalo, kio igas lin la entute plej sukcesan teaman kapitanon de la Davisa Pokalo.
Laŭ li nomatas la Hopman-Pokalo (angle Hopman Cup), monda turniro por miksitaj paraj matĉoj.