Hetajro (en antikva greka ἑταίρα) estis la nomo kiun ricevis en la antikva Grekio iaj ĉiesulinoj, tio estas, ia formo de eleganta akompanantaro mikse kun prostituado.

Hetajro
eksa profesio
Informoj
vdr
Hetajroj dum bankedo.
Hiperido senvestigas Frinea-n. Pentraĵo de Jean-Léon Gérôme

En la socio de la antikva Grekio, la hetajroj estis sendependaj virinoj kaj foje de granda influpovo, devigitaj uzi vestaĵojn kiuj distingu ilin kaj kiuj pagis impostojn. Temis pri kolektivo formita ĉefe de antikvaj sklavinoj kaj de eksterlandaninoj, kaj estis agnoskitaj kiel bonkvalitaj dancistinoj kaj muzikistinoj, same kiel pro sia fizika allogeco. Estas dokumentaro pri la fakto ke male al plejaj virinoj en la Antikva Grekio, la hetajroj ricevis edukadon. Estas notinde ankaŭ ke la hetajroj ne nur estis la nuraj virinoj kiuj rajtis partopreni en la simpozioj, sed krome ties opinioj kaj kredoj estis tre respektataj de la viroj.

Literaturo

redakti

De la verkistino Eli Urbanová, aperis originala romano en Esperanto kies titolo estas Hetajro Dancas.

Eksteraj ligiloj

redakti

Eseo pri la vivo de la virinoj en Ateno Arkivigite je 2013-01-10 per la retarkivo Wayback Machine

James Grout: Hetairai, parto de la Encyclopædia Romana

  NODES
mac 1
os 3