Homo floresiensis

specio

Homo floresiensis ("Homo de Flores") estas nove priskribita specio de la genro Homo, rimarkinda pro siaj malgrandaj korpo kaj cerbo, kaj pro sia ĵusa (ĝis antaŭnelonga) ekzisto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Homo floresiensis
Troveblo de fosilioj: Malfrua Plejstoceno
Kranio de H. floresiensis
Kranio de H. floresiensis
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Primatoj Primates
Familio: Homedoj Hominidae
Genro: Homoj Homo
Homo floresiensis
P. Brown et al., 2004
Konserva statuso
Fosilia
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

En septembro 2003, grupo de arkeologoj malkovris sep skeletojn kun iliaj ŝtonaj iloj en kavo en la indonezia insulo Floreso. Sciencistoj supozas, ke la specio ekzistis samtempe kun modernaj homoj (Homo sapiens). La datumado de la restantaj skeletoj montras aĝon de ĉirkaŭ 60 000 jaroj [1].

Laŭ la lastaj esploroj, la Homo floresiensis vivis en la insulo inter −100 000 kaj −60 000 jaroj. La alteco estas de ĉirkaŭ 1 m kaj la pezo de 16 ĝis 28 kilogramoj. Ankaŭ rimarkinda estas la malgrandeco de la cerbo, kies volumeno estas ĉirkaŭ 400 cm3.

Oni supozas ke la homo de Floreso estas praido de la Homo erectus. Tiu ĉi eble alvenis navigante antaŭ 800.000 jaroj en la insulon. Ne trovinte naturajn malamikojn, ili reduktis sian grandecon, laŭ fenomeno konata ankaŭ en aliaj specioj.

La insulo Floreso havas aliajn specialaĵojn koncerne la grandon de la bestoj tie troviĝantaj aŭ ĝis antaŭ nelonge ekzistintaj: nanaj elefantoj, aŭ drakoj de Komodo.

Referencoj

redakti
  1. « Revised stratigraphy and chronology for Homo floresiensis at Liang Bua in Indonesia », Nature,‎ (DOI 10.1038/nature17179)

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
HOME 1
mac 1
os 3