La sondilo Huygens estas kosmosondilo provizita de la Eŭropa Kosma Agentejo (ESA) kaj nomita laŭ la nederlanda astronomo Christiaan Huygens. Ĝi estas atmosfera sondilo portita al Titano (la ĉefa natura satelito de Saturno) kiel parto de la misio Cassini-Huygens. La kunigita kosmoŝipo Cassini-Huygens estis lanĉita de Tero la 15-an de oktobro 1997. Huygens apartiĝis de la orbitulo Cassini la 25-an de decembro 2004, kaj sukcese surgrundiĝis sur Titano la 14-an de januaro 2005.

Maketo de la sondilo Huygens
Kolora bildo de la titana surfaco, fotita de sondilo "Huygens". Ĝi montras glaciajn blokojn ĉirkaŭ la alteriĝo-punkto

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
mac 2
os 7