Hydro-Québec
kebekia elektrentrepreno
Hydro-Québec estas kanada publika entrepreno de Kebekio, fondita en 1944. Ĝia nura akciulo estas la registaro de Kebekio. La kompanio, kun sidejo en Montreal, estas responsa pri la generado, transportado kaj distribuado de elektra energio en Kebekio.
Havante 63 produktejojn de hidroelektra energio kaj unu atomcentralo, Hydro-Quebec estas la ĉefa produktanto de elektro en Kanado, kaj unu el kvar plej grandaj produktantoj de elektra energio en la mondo. La instalita kapacito estas de 36 971 MW, disponas de 22 501 dungitaj kaj servas al 4 milionoj da uzantoj.[1]
Referencoj
redakti- ↑ Hydro-Québec (2012). Rapport annuel 2011 (PDF) (en franca). Montreal. ISBN 978-2-550-63870-4. Arkivita el originalo la 7an de decembro 2012. Konsultita la 29an de decembro 2012.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hydro-Québec en la hispana Vikipedio.