Indantreno
Indantreno,[1] estas organika tinkturfarbo el 2-aminoantrakvinono traktita per kalia hidroksido en ĉeesto de kalia salo. Ĝi estas pigmento uzebla en jenaj rimedoj: akrila, alkida, kazeina, enkaŭsta, freska, guaŝa, linoleo, glutenfarbo, paŝtelo kaj akvarela pentrarto. Ĝi estas uzata por tinkturfarbi senkolorfiksilan kotonon kaj kiel pigmenton en kvalitaj farboj kaj emajloj. Kiel manĝaĵo-kolorigilo, ĝi havas E-numeron E130, sed ĝi ne estas aprobita por uzo en Usono aŭ Eŭropa Unio.[2] [3]
Ĝi estis la unua ekzemplo de la marko "Indanthren" (akronimo por Indigo de antraceno) lanĉita de BASF en 1901.[4][5][6] Unu hazarda rezulto estas, ke eĉ nun, en Japanio, tinaj tinkturaĵoj estas ofte priskribitaj kiel thren (e) tinkturoj (ス レ ン 染料), derivitaj de la japana transliterumo de la marko.[7][8]
Ecoj
redaktiĜi havas la aspekton de bluaj nadloj kun metala brilo kaj fandopunkto de 470-500 °C. Ĝi havas bonegan luman kaptadon, kaj povas solviĝi en iuj organikaj solviloj.
Referencoj kaj noto
redakti- ↑ Costa, A.K. A. Dicionário Completo Esperanto-Português, 2a eld. Rio de Janeiro FEB.2001
- ↑ Summary of Color Additives for Use in the United States in Foods, Drugs, Cosmetics, and Medical Devices, Food and Drug Administration
- ↑ Current EU approved additives and their E Numbers, Food Standards Agency
- ↑ Entry on Indanthron-Pigmente. en: Römpp Online. Georg Thieme Verlag, alirita la 16an de Januaro 2013.
- ↑ Marken - Registerauskunft - Indanthren (germane). Alirita 29a de Aŭgusto 2020 . “Anmeldetag: 05.08.1901 / Inhaber: BASF AG”.
- ↑ Zollinger, Heinrich. Color Chemistry: Syntheses, Properties, and Applications of Organic Dyes and Pigments. John Wiley & Sons. ISBN 978-3-906390-23-9. “The German word Indanthren is an acronym for Indigo aus Anthrazen”.
- ↑ COLOURFUL WORLD III. Alirita 29a de Aŭgusto 2020 . “バット染料の主たる製造元は、ドイツの化学会社でありその時の商標が、 “インダンスレン” であったことからスレン染料と呼ぶ場合も多くあります”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-12. Alirita 2021-04-04 .
- ↑ アルテモンド 豆知識 / スレン染料. “スレン染料(threne dye)とは、バット染料(vat dye)の俗称”.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Indanthrone blue en la angla Vikipedio.
Registara kontrolo |
|
---|