Indochine (filmo)
Indochine, Hindoĉinio, estas drama franca filmo reĝisorita de Régis Wargnier, kaj publikigita en 1992.
Indochine | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Indochine |
Originala lingvo | franca lingvo • vjetnama lingvo |
Kina aperdato | 1992, 14 maj. 1992 |
Ĝenro | drama filmo, amafera filmo, Militfilmo |
Kameraado | François Catonné |
Reĝisoro(j) | Régis Wargnier |
Produktisto(j) | Éric Heumann • Jean Labadie |
Scenaro | Érik Orsenna • Louis Gardel • Alain Le Henry • Régis Wargnier |
Filmita en | Vjetnamio |
Loko de rakonto | Vjetnamio • Franca Hindoĉinio |
Muziko de | Patrick Doyle |
Rolantoj | Catherine Deneuve • Vincent Perez • Linh Dan Pham • Jean Yanne • Dominique Blanc • Alain Fromager • Andrzej Seweryn • Carlo Brandt • Gérard Lartigau • Henri Marteau • Hubert Saint-Macary • Thibault de Montalembert |
Honorigoj | Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo • premio Ora Globo de la plej bona internacia ne-anglalingva filmo • National Board of Review Award for Best Foreign Language Film • Premio César por la Plej Bona Dekoracio • Premio César por la Plej Bona Fotografio • Premio César por la Plej Bona Aktorino • Premio César por la Plej Bona Helpa Aktorino • Goya Award for Best European Film • Premio César por la Plej Bona Sono |
IMDb | |
La filmo gajnis la Akademian Premion por Plej bona ne-anglalingva filmo en marto 1993.
Intrigo
redaktiLa fono de la filmo estas la historio de Franca Hindoĉinio de la 1920-aj ĝis la 1950-aj jaroj tra la sagao de franca kolonia familio kiu ekspluatas plantejojn de kaŭĉukarbo, tra la insurekcio de Vinh kaj la ribelo de Yên Bái en 1930 ĝis la interkonsentoj de Ĝenevo de 1954 kiuj finigis la francan koloniadon en Hindoĉinio. Super la historia kadro disvolviĝas amhistorio inter la heredantino de tiu familio, Éliane (Catherine Deneuve), kaj leŭtenanto de la franca mararmeo, nome Jean-Baptiste (Vincent Perez). Tiu partianis por la vjetnamaj naciistoj, pro amo al vjetnama princino, nome Camille (Linh Dan Pham), fakte adoptita filino de Éliane, kiu iĝis komunista en francaj prizonoj. La ĉefo de la kolonia franca sekurecforto, Guy Asselin (Jean Yanne), muntos lian «memmortigon». En la tumulta politika kaj insurekcia politiko, la vjetnamaj teatraj trupoj ludas gravajn rolojn.
Geaktoraro kaj roluloj
redakti- Catherine Deneuve : Éliane Devries, heredantino de la kolonia familio
- Vincent Perez : Jean-Baptiste Le Guen, leŭtenanto de la franca mararmeo
- Jean Yanne : Guy Asselin, ĉefo de la kolonia franca sekurecforto
- Linh Dan Pham : Camille, vjetnama princino, adoptita filino de Éliane, kiu iĝis komunisto
- Dominique Blanc : Yvette, edzino de Dominique
- Alain Fromager : Dominique, administristo de la plantejo
- Eric Nguyen : Thanh, vjetnama studento reveninta de Francio kiek vjetnama naciisto
- Carlo Brandt : Castellani, korsika policestro de la kolonia franca sekurecforto
- Jean-Baptiste Huynh : Étienne (plenkreska), filo de Jean-Baptiste kaj de Camille