Isa bin Salman Al Ĥalifa
Isa bin Salman Al Ĥalifa (arabe عيسى بن سلمان آل خليفة, ʿĪsā ibn Salmān Āl Ĥalīfa; naskiĝis la 3-an de junio 1933 kaj mortis la 6-an de marto 1999) estis de la jaro 1961 ĝis sia morto la emiro de Barejno.
Dum lia regoperiodo la britia protektorato Barejno la 15-an de aŭgusto 1971 iĝis suverena ŝtato kaj li iĝis ties ŝtatestro. Je lia morto, la filo Hamad bin Isa Al Ĥalifa transprenis la regadon.