Janomamoj
indiĝena etno en la Amazona baseno ĉe la limo inter Venezuelo kaj Brazilo
La janomamoj - en la portugala kaj la internacia etnologia literaturo ankaŭ literumataj yanomami, yąnomamö aŭ yanomama - estas grupo de ĉirkaŭ 35 000 indiĝenoj kiuj vivas en proksimume 200-250 vilaĝoj en la Amazona pluvarbaro ĉe la limo inter Venezuelo kaj Brazilo (pliparte en Brazilo). Laŭ la franca etnologo kaj lingvisto Jacques Lizot, la vorto estas la memnomigo de la janomamoj, surbaze de la vorto yanõmami, kiu, en la esprimo yanõmami thëpë, signifas "homojn". Tiu ĉi esprimo estas kontraŭa al la kategorioj yaro (ĉasbestoj) kaj yai (nevideblaj aŭ sennomaj estaĵoj), sed ankaŭ napë (malamikoj, fremduloj aŭ ne-indiĝenoj).
Janomamoj | |
---|---|
indiĝenaj popoloj | |
Suma populacio | |
26 780 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Yanomaman | |
Vidu ankaŭ
redakti- Davi Kopenava Janomami, ŝamano kaj portugallingva porparolisto de la janomamoj, al kiu en 2019 estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio")