Januara Ribelo

ribelo de poloj kontraŭ la Rusa Imperio (1863)

Januara Ribelo (1863-1864) estis pola nacia ribelo kontraŭ Rusa Imperio, proklamita per manifesto la 22an de januaro 1863, eldonitan en Varsovio de Provizora Pola Registaro. Kaŭzita de plifortiĝanta rusa teroro kontraŭ pola pasiva rezisto. Ĝi eksplodis la 22-an de januaro 1863 en Kongresa Pollando kaj la 1an de februaro 1863 en estinta Grandprinclando Litovio kaj daŭris ĝis aŭtuno 1864. Ĝi ampleksis nur rusan aneksaĵon: Polan Reĝlandon kaj aneksitajn teritoriojn – Litovion, Belorusion kaj parton de Ukrainio.

Ribela blazono simbolis unuiĝo de 3 nacioj de Rzeczpospolita: Pollando, Litovio kaj Ukraino
La batalo de la Januara Ribelo, el la kolekto La Polonia/Pollando, pentraĵo de Artur Grottger
Polonia/Pollando – jaro 1863, pentraĵo de Jan Matejko el la jaro 1864
La ribelantoj de la Januara Ribelo
„La Zuavoj de Morto” – de Sariusz Wolski, laŭ foto
Falĉilsoldatoj, 1863
La ĝenro de la Januara Ribelo, pentraĵo de Tadeusz Ajdukiewicz, 1875
La ribela batalo, Michał Elwiro Andriolli
La vundita ribelanto, pentraĵo de Stanisław Witkiewicz
La patrolo de ribelantoj, pentraĵo de Maksymilian Gierymski

Ĝi estis la plej granda pola nacia ribelo, kiun apogis internacia publika opinio, kaj havis karakteron de gerila milito, dum kiu oni okazigis ĉirkaŭ 1200 batalojn kaj bataletojn. Malgraŭ komencaj sukcesoj la ribelo finiĝis per malvenko de ribelintoj. Kelkdek miloj estis mortigitaj en bataloj, preskaŭ mil ekzekutitaj, ĉirkaŭ 38 mil ekziligitaj al Siberio, kaj ĉirkaŭ 10 mil elmigris. Vilno estis masakrita de taĉmentoj de rusa generalo-guberniestro de Vilno, Miĥail Muravjov la Pendigisto.

Post fiasko de la ribelo Pollando kaj Litovio celebris nacian funebron. En 1867 oni nuligis aŭtonomecon de Pola Reĝlando, ties nomon kaj buĝeton, en 1869 likvidis Ĉefan Lernejon Varsovian, en la jaroj 1869–1870 de centoj da urboj apogantaj la ribelon oni forprenis urborajtojn, per kio kondukis ilin al malsukceso, en 1886 likvidis Polan Bankon. Oni malfondis katolikajn ordenojn, konfiskis ĉirkaŭ 1600 bienojn kaj komencis intensan rusigon de polaj teritorioj.

Post sufokigo de la ribelo signifa parto de la socio konsideris pluan armitan bataladon kontraŭ rusa okupanto sencela kaj direktis sin al laboro pozitivisam.

La ribelo kontribuis al pli favora ol en du aliaj aneksaĵoj proprietigo de kamparanoj kaj lasis fortan spuron en la pola arto kaj literaturo (Eliza Orzeszkowa, Stefan Żeromski, Artur Grottger, Jan Matejko).

Diktatoroj de Ribelo

redakti

Aliaj ribelintoj

redakti

Pli gravaj bataloj

redakti

Memorigo

redakti

Bataloj de la pola soldato dum la januara ribelo post 1990 estis memorigitaj sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio per surskribo sur unu tabulo "NOC STYCZNIOWA 22/23 I 1863".

En 2012 Pola Senato fiksis la jaron 2013 – Jaro de Januara Ribelo.

22.11.2019: Solena entombigo de la trovitaj postrestaĵoj (ostoj) fare de litoviaj arkeologoj post 150 jaroj de la ekzekutoj faritaj de la rusia armeo; kun partopreno de la Prezidentoj de Pollando Andrzej Duda kaj Litovio Gitanas Nausėda

Rusaj krimoj faritaj dum la ribelo

redakti

Krimo en Mołożów (distrikto Hrubieszowski) la 19-an de majo 1863 farita de rusaj soldatoj kontraŭ vunditaj ribelintoj lokitaj en kampa malsanulejo en bieneto Mołożów kaj kontraŭ civiluloj de la loko.

Bibliografio

redakti
  • Stefan Kieniewicz Warszawa w powstaniu styczniowym (Varsovio en januara ribelo), Warszawa 1983; (eldono cenzurita de cenzuro de la milita stato en Pollando) ISBN 83-214-0303-4.
  • Stefan Kieniewicz Powstanie styczniowe (Januara ribelo), Warszawa 1972; ISBN 83-01-03652-4.
  • Stefan Kieniewicz, Andrzej Zahorski, Władysław Zajewski, Trzy powstania narodowe: kościuszkowskie, listopadowe i styczniowe (Tri naciaj ribeloj: insurekcio de Kościuszko, novembra ribelo kaj januara ribelo), Warszawa 1994; ISBN 83-05-13443-1.
  • Stefan Kieniewicz, Les insurrections polonaises du XIXe siècle et le problème de l’aide de la France. Warszawa, P.W.N, 1971. Conférence au Centre Scientifique de Paris de l’Académie Polonaise des Sciences le 24 avril 1970.
  • Stefan Kieniewicz, Les chances de l’insurrection polonaise de 1863. Warszawa, P. W. N., 1973.Conférence au Centre Scientifique de Paris de l’Académie Polonaise des Sciences le 7 décembre 1973

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
INTERN 1