Je t'aime... moi non plus
Je t'aime... moi non plus (esperantigite Mi amas vin... mi ankaŭ ne) - diskuta franca kanto skribita en 1967 de franca tekstisto kaj komponisto Serge Gainsbourg. La kanto estis farita pro la deziro de Brigitte Bardot, kiu petis Gainsbourg skribi "la plej romantikan kanton, kian oni nur povas imagi". Unue Gainsbourg registris la kanton kun Bardot, tamen ŝia tiama edzo Gunter Sachs ne permesis publikigi ĝin. Anstataŭ Bardot, Gainsbourg kantis ĝin en 1969 kun sia tiama amantino, brita kantistino Jane Birkin, kies ĉi-tiu kanto malfermis la vojon por kariero en Francio.
La kanto, kies titolo oni povas traduki kiel "Mi amas vin... mi ankaŭ ne", ekestis tempe de seksa revolucio. Ĝi provokis multe da diskutoj, ĉefe pro la seksaj subtekstoj kaj la maniero de kantado (ia. suspiroj de Birkin kiuj memorigas sonojn de virina orgasmo). En kanto estas ia. jenaj tekstoj:
- "Je vais et je viens, entre tes reins" ("Mi eniras kaj eliras, inter viajn femurojn" - laŭvorte "inter viajn renojn/lumbojn")
- "Tu es la vague, moi l'île nue" ("Vi estas ondo kaj mi nuda insulo")
- "L'amour physique est sans issue" ("Fizika amo ne havas la finon")
La kanto havis grandan sukceson en la tuta Eŭropo, malgraŭ ke elsendado de ĝi estis malpermesita en kelkaj ŝtatoj (ia. en Hispanio, Islando, Jugoslavio, Svedio, Italio kaj Britio).
En 1976 Serge Gainsbourg faris filmon sub sama titolo, en kiu ankaŭ ludis Jane Birkin.
Elektitaj koncertantoj de la kanto
redakti- 1968 Serge Gainsbourg kaj Brigitte Bardot (versio aperis nur en 80-aj jaroj)
- 1969 Serge Gainsbourg kaj Jane Birkin
- 1971 Frankie Howerd kaj June Whitfield kiel "Up Je t'aime"
- 1974 Abigail
- 1975 Judge Dread
- 1978 Giorgio Moroder kaj Donna Summer
- 1993 Misty Oldland kiel "A Fair Affair"
- 1995 Nick Cave kaj Anita Lane kiel "I love you...nor do I"
- 1998 Pet Shop Boys kaj Sam Taylor-Wood
- 2001 Sven vath ft. Miss Kittin
- 2002 Trash Palace ft. Brian Molko & Asia Argento
- 2006 Cat Power kaj Karen Elson