Jean-Baptiste Colbert

Jean-Baptiste COLBERT, en esperanto Johan-Baptisto Kolberto (naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1619 – mortis la 6-an de septembro 1683) estis la ministro pri financoj de Francio ekde 1665 ĝis 1683, dum la reĝado de Ludoviko la 14-a. Li restis fama pro la plibonigo de la francaj manufakturoj, kaj pli ĝenerale ĉar li savis la francan ekonomion el probabla bankroto. Sed malgraŭ la penoj de Colbert, Francio kaj la Francoj fakte fariĝis pli malriĉaj, pro la ekscesa lukso de la reĝa kortego kaj pro la multaj militoj, kiuj okazis dum tiu periodo.

Jean-Baptiste Colbert
Persona informo
Jean-Baptiste Colbert
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1619 (1619-08-29)
en Reims,  Reĝlando Francio
Morto 6-an de septembro 1683 (1683-09-06) (64-jaraĝa)
en Parizo,  Reĝlando Francio
Tombo Preĝejo Saint-Eustache Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Parizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jean-Baptiste Colbert
Familio
Patro Nicolas Colbert de Vandières (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Marie Pussort (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Charles Colbert de Croissy kaj Nicolas Colbert (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jean-Baptiste Colbert, Marquis de Seignelay (en) Traduki, Marie-Anne Colbert (en) Traduki, Jean-Jules-Armand Colbert (mul) Traduki, Jacques-Nicolas Colbert (en) Traduki, Jeanne-Marie Colbert (en) Traduki, Louis Colbert (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ekonomikisto
juristo
politikisto
Clerical Officer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en ParizoVersajlo vd
Aktiva dum 1665–1683 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jean-Baptiste Colbert

El inter la komercaj iniciatoj de Colbert, oni povas mencii la ekimportadon de vitro el Venecio kaj de teksaĵoj el Flandrio. Li ankaŭ fondis manufakturon de tapetoj en Beauvais, kaj estas rigardita kiel la kreinto de la franca komerca ŝiparo. La reformoj de Colbert favoris la aperon de merkantilismo, alinomita « kolbertismo » (colbertisme) en Francio kiel omaĝo al Colbert.

Colbert redaktis pli ol 150 ediktojn por reguli la tradiciajn profesiajn korporaciojn. Unu el tiuj ediktoj celis plibonigi la kvaliton de teksaĵoj.

Vidu ankaŭ

redakti
  NODES