Jelling
Jelling estas urbo situanta en la dana regiono de Suda Danio (Syddanmark), kaj estas parto de la komunumo Vejle. La loko havas 3370 loĝantojn (2014). Jelling estas parto de la paroĥo Jelling. La vilaĝo estas situanta 10 km de la urbo Vejle, la ĉefurbo de la administra regiono de suda Danio.
Jelling | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7300 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 370 (2014) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 45′ N, 9° 25′ O (mapo)55.75589.4194Koordinatoj: 55° 45′ N, 9° 25′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 105 m [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jelling [+] | |||
Historio
redaktiJelling estas malnova kaj grava loko en la historio de Danio. En la mezo de la vikinga epoko, ĉirkaŭ la jaro 1000, Jelling estis dum kelkaj jardekoj la loĝejo de la danaj reĝoj. De la du reĝoj certas ke ili tie vivis, nome Gorm, kromnomata 'la malnova', kaj lia filo Harald I de Danio, kromnota 'Blåtand' (blua dento).
Monda heredaĵo
redaktiĈi tiuj reĝoj postlasis la famajn monumentojn de Jelling : du grandegaj tumuloj, du ŝtonoj kun surskriboj en runaj alfabetoj, kaj la preĝejo de Jelling[1] kiuj troviĝas depost 1994 sur la monda heredaĵo-listo de Unesko.
Panorama foto
redaktiReferencoj
redakti- ↑ (dana) Niels Jørgen Dinnesen, Jelling-monumenterne på museum (Jelling-monumentoj en la muzeo), dinnesen.com, Aprilo 2017.