Joda
Joda (angle Yoda) estas fikcia rolulo el la Stel-Militaj- (SM-) filmoj de George Lucas. Li aperas en ĉiuj el la SM-filmoj escepte de la kvara epizodo. La marionetisto, kiu movigas kaj pruntedonas sian voĉon al Joda, estas Frank Oz.
Joda | |
---|---|
rolulo de la universo Star Wars • fikcia humanoida eksterterano • filma rolulo • literatura rolulo • movbilda persono • fikciulo en televida serio • rolulo de videoludo | |
Kreita de | George Lucas |
Verko | Star Wars Star Wars Battlefront II Star Wars Episode V: The Empire Strikes Back Star Wars Episode VI: Return of the Jedi Star Wars Episode I: The Phantom Menace Star Wars Episode II: Attack of the Clones Star Wars Episode III: Revenge of the Sith Star Wars: The Clone Wars Star Wars Rebels Star Wars: Battlefront II Star Wars: Episode VIII – The Last Jedi Star Wars: Yoda Stories Yoda: Dark Rendezvous Soulcalibur IV trilogio de Star Wars antaŭa trilogio de Star Wars sekva trilogio de Star Wars Star Wars: Young Jedi Adventures |
Rolita de | Frank Oz, John Lithgow, Tom Kane |
En TTT | Oficiala retejo |
Informoj | |
Sekso | virseksa organismo |
Loĝloko | Koruscanto, Dagobaho |
Okupo | Ĵedaja Majstro |
Malamikoj | Palpatine |
Li estas unu el la plej grandaj ĵedajaj majstroj de tiu ĉi universo, sed li estas alta nur je 0,66 metroj kaj li havas verdan haŭton. Kvankam li estas malgrandega, li estas timinda per sia verda lumsabro. Li parolas la "Basikan" lingvon (kiu estas la angla lingvo), sed li inversigas la norman ordon de la vortoj.
En la Ĵedaja Templo, li estas membro el la Ĵedaja Konsilio kaj li ankaŭ estas la instruisto de la junaj Ĵedajaj lernantoj.
Dum la jaro 20 abJ li postvivis la ordonon 66 de la nova imperiestro Palpatino. Kiam li mortis sur la planedo Dagobaho, li estis ĉirkaŭ 900-jara (datoj: de 896 abJ ĝis 4 pbJ; "a/pbJ" signifas "antaŭ/post la batalo de Javino").
Iomete antaŭ ol morti, li diris al Luke Skywalker: "Kiam 900-jara vi estos, bele aspekti vi ne povos, ĉu?"
George Lucas konservas sekrete la nomojn de la specio kaj de la devena planedo de Joda.
Deveno de la nomo
redaktiKiel multaj personoj el la Stelaj Militoj, la nomo "Joda" estas supozata deveni el antikvaj lingvoj:
- Sanskrite : "yoddha" [jodha] signifas "batalanto"
- Hebree : "yodea" [jodea] signifas "tiu, kiu scias"
Eksteraj ligiloj
redakti- artikolo de Urrutia: "Interview with Master Yoda." (angla lingvo)