Johannes Georgius Graevius
Johano Georgo Grefo (1632-1703)[1] (Naumburg (Saale), Saksio, en la 29-a de Januaro 1632 - Utrecht, en la 10-a de Januaro 1703) estis nederlanda historiisto, juristo kaj klasika filologo el germana deveno, profesoro en Duisburg, Deventer kaj en la Universitato de Utrecht, kie li ankaŭ okupis la postenon kiel rektoro.
Johannes Georgius Graevius (1632-1703) | |
---|---|
Thesaurus antiquitatum et historiarum Italiae, 1704 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-a de Januaro 1632 en Naumburg (Saale), Saksio, Germanio |
Morto | 11-a de Januaro 1703 en Utrecht, Nederlando |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Germanio |
Alma mater | Universitato de Lepsiko |
Okupo | |
Okupo | klasika filologo klasikisto universitata instruisto historiisto |
Biografio
redaktiGraevius unue intencis sin dediĉi al juro, tamen, lia amikeco kun Johann Friedrich Gronovius (1611-1671), dum hazarda vizito al Deventer, induktis lin forlasi la jurisprudencon por sin fordoni al filologio. En Lejdeno, li finis siaj studojn kie Daniel Heinsius (1580-1655) estis lia profesoro, krom la protestanta teologo David Blondel (1591-1655), en Amsterdamo, inter aliaj.
Dum la periodo, kiun li loĝis en Amsterdamo, kie li estis sub la influo de David Blondel, li forlasis la luteranismon kaj brakumis la reformitan eklezion, kaj, en 1656, li estis alvokita de la Princo-elektisto de Brandenburgo, Frederiko Vilhelmo la 1-a (1620-1688)[2], por okupi la kadedron pri retoriko en la Universitato de Duisburgo. Du jarojn poste, laŭ rekomendo de Gronovius, Graevius estis elektita por anstataŭi lin en Deventer. En 1662, li translokiĝis al la Universitato de Utrecht, kie li okupis la unuan katedron pri retoriko, kaj, krom ĝi, li okupis la katedrojn pri politiko kaj historio, ekde 1667 ĝis sia morto.
Graevius ĝuis grandan reputacion kiel profesoro, kaj lia klasĉambro estis tre disputita, kaj multaj el sia lernantaro estis altklasaj kaj venis el ĉiuj partoj de la mondo. Iam, la itala kardinalo Lorenzo Magalotti (1637-1712)[3] faris al li viziton, kaj li ankaŭ estis omaĝita per aparta agnosko flanke de la reĝo Ludoviko la 14-a el Francio. Li estis private protektita de Vilhelmo la 3-a el Anglio, kiu alnomis lin reĝa historiisto.
Liaj plej gravaj verkoj estas Thesaurus antiquitatum Romanarum (1694–1699, 12-volumoj) kaj la Thesaurus antiquitatum et historiarum Italiae, kiuj, kvankam publikitaj postmorte, estis pligrandigitaj de sia lernanto Pieter Burmann, la Maljuna, (1668-1741) de 1704 ĝis 1725, kaj poste de la historiisto Jakobus Perizonius (1651-1715)[4]. Tiuj klasikaj eldonoj, kvankam ili estis tre reprezentaj kiam temas pri erudicio, nuntempe ili estas grandparte ne plu uzitaj. En tiuj verkoj li inkludis diskursojn pri antikveco, krom tekstojn kompilitajn de aliaj verkistoj, same kiel Johannes Meursius (1579-1639)[5]. Burmann ankaŭ publikigis plibonigitan eldonon de la verko Corpus Inscriptionum (Amsterdamo, 1707) de Janus Gruterus (1560-1627)[6].
Graevius tenis korespondajn kontaktojn kun multaj siaepokaj erudiciuloj, kaj inter ili ni povas mencii la teologon kaj klasikan scienculon Richard Bentley (1662-1742)[7], la filozofon Baruĥ Spinozo, la kuraciston kaj botanikiston Frederik Ruysch (1638-1731)[8] krom la nederlandan komponiston Constantijn Huygens (1596-1687)[9]. Li ankaŭ estis eldonisto de multaj siaepokaj literaturistoj. Iam li estis invitita por instrui en la Universitato de Padovo, sed, li rifuzis la inviton, malgraŭ la alta salajro, kaŭze de la alta enmiksiĝo de la inkvizicio en la aferoj pri edukado.
Latinaj Verkoj
redakti- Caius Suetonius Tranquillus Utrecht 1672, 1703.
- Catullus, Tibullus et Propertius. Ultrecht 1680
- Ciceronis De officiis libri III, Cato Maior, Laelius, Paradoxa, Somnium Scipionis. Amsterdam 1688
- Ciceronis Epistolarum libri XIV ad Atticum. Amsterdam 1684
- Ciceronis Epistolarum libri XVI ad Familiares. Amst. 1677
- Ciceronis Orationes Amsterdam 1699
- Ciceronis Orationes. Amsterdam 1699
- De officiis (Amsterdam, 1688)
- De Orationes (Amsterdam 1695-1699, 3 volumes).
- Epistolae Arkivigite je 2013-11-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Epistolae ad Atticum (1684)
- Epistolae ad familiares (1677)
- Florus. Utrecht 1680
- Hesiodi Ascraei quae extant. Amsterdam 1667
- Historiae Philippicae (1669)
- Justini in historias Trogi Pompeii Epitomarum
- Justinus. Ultrecht 1668
- Lectiones Hesiodeae, 1667
- Lucius Annaeus Florus. Utrecht 1680
- Praefationes Et Epistolae
- Pseudosophista (1668)
- Suetonius. Ultrecht, 1672
- Thesaurus antiquitatum et historiarum Italiae (1723)
- Thesaurus Antiquitatum Romanarum XII dln. f.; Ultraj. Utrecht 1694–1699 (Index)
- Thesaurus Antiquitatum Romanarum XII, Leiden 1694-1699, 12 vols.
Eksteraj ligiloj
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Johann Samuel Ersch (1766-1828)[10]
- Pieter Burmann, la Maljuna (1668-1741) [11]
- David Blondel (1590-1655)[12]
- Abraham Jacob van der Aa (1792-1857) [13]
- Daniel Heinsius (1580-1655) [14]
Referencoj
redakti- ↑ Bibliothèque Nationale de France
- ↑ Familypedia
- ↑ Treccani.it
- ↑ History of Netherlands. Arkivita el la originalo je 2014-04-22. Alirita 2014-04-21 .
- ↑ Theodora.com
- ↑ Bibliothèke Nationale de France
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche.
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche. Arkivita el la originalo je 2014-04-21. Alirita 2014-04-21 .
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Encyclopaedia Britannica[rompita ligilo]