John Couch Adams
John Couch ADAMS (Laneast, Kornvalo, Anglio], 5a de junio 1819 - Kembriĝo, Anglio, 21a de januaro 1892) estis angla matematikisto kaj astronomo. Li estas konata ĉefe kiel antaŭdirantao de la ekzistado kaj la loko de la planedo Neptuno, uzante nur matematikon.[1]
Kariero
redaktiLi gradiĝis en la Universitato de Kembriĝo (1839-1843). Estante ankoraŭ studento, li jam observis kelkajn neklarigitajn neregulaĵojn en la movado de la planedo Urano kaj surbaze nur sur la leĝo pri universala gravito de Isaac Newton, esploris ĉu ili povis esti okazigitaj de la gravita efiko de planedo ankoraŭ ne malkovrita. En septembro 1845, li atingis la unuan rezulton per kiu li antaŭdiris la ekzistadon de nova planedo, kaj komunikis sian malkovron al la profesoro James Challis kaj al sir George Airy, reĝa astronomo en la Observatorio de Greenwich. Dekomence, Airy faris nenion por klopodi pravigi la malkovron de Adams, kaj la sistema serĉado de la nova planedo ne startis ĝis fino de julio 1846, kaj tion faris Challis el Kembriĝo. Challis observis la novan planedon la 8an de aŭgusto kaj la 12an de aŭgusto, sed li identigis ĝin kiel stelo kaj ne kiel planedo. Dume, la franco Urbain Le Verrier, ne konante la verkon de Adams, estis farante la samajn kalkulojn. Le Verrier prezentis unuan verkon al la Franca Akademio la 10an de novembro 1845, alian la 1an de junio 1846 kaj, finfine, trian verkon la 31an de aŭgusto, kiam ĝi antaŭdiris por la unua fojo kaj la mason kaj la orbiton de la nova objekto. Le Verrier komunikis al la astronomo Johann Gottfried Galle en kiu punkto de la ĉielo oni devis observi por trovi la novan planedon. La 23an de septembro 1846, Galle observis Neptuno je nur 1° de la loko antaŭdirita de Le Verrier.
El la malkovro, ekestis granda naciisma rivaleco inter francoj kaj britoj pri kiu precize havas prioritaton kaj devis ricevi la meritojn pro la malkovro.[2] Finfine establiĝis malferma internacia interkonsento ke kaj Le Verrier kaj Adams kune meritis la honorojn. Tamen, tiu interkonsento estas lastatempe pridubita fare de diversaj historiistoj ĉefe pro la remalkovro, en 1998, de la Dokumentoj de Neptuno (historiaj dokumentoj de la Reĝa Observatorio de Greenwich), kiuj ŝajne estis estinta celo de nedeca alproprigo fare de la astronomo Olin Eggen dum preskaŭ tri jardekoj kaj estis remalkovritaj tuj post lia morto. Post la reviziado de la dokumentoj, kelkaj historiistoj indikis, ke Adams meritas neniun honoron egalece kun Le Verrier.[3][4]
Referencoj
redakti- ↑ «John Couch Adams; British astronomer». Encyclopedia Britannica (en angla). Konsultita la 27an de novembro 2024.
- ↑ 1846. «El descubrimiento de Neptuno.» El Mundo (2009).
- ↑ «Neptuno es mío. La verdad sobre el descubrimiento del planeta.» La Nación (2003).[1] Arkivigite je 2015-10-05 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20151005223758)
- ↑ Marcelo Peralta El asunto Neptuno. alirita la 4an de novembro 2010, arkivita en [2] la 23an de novembro 2011.
Bibliografio
redakti- Harrison, H. M (1994). Voyager in time and space: the life of John Couch Adams, Cambridge astronomer. Lewes: Book Guild. ISBN 0-86332-918-7.