Josep Guardiola
kataluna eksa futbalisto kaj futbala trejnisto
Josep "Pep" Guardiola - aŭ je plena nomo Josep Guardiola i Sala, naskiĝis la 18-an de januaro 1971 en Santpedor, do nun 53-jara - estas kataluna eksa profesia futbalisto kaj futbala trejnisto. Interalie, li de 2008 ĝis 2012 estis la ĉeftrejnisto de la unua vira teamo de la Futbala Klubo de Barcelono en Katalunio, Hispanio. Sekve, li de 2013–2016 impresis kiel trejnisto de la germana klubo Bayern München kaj ekde tiam (daŭre en 2024) estas trejnisto de la angla klubo Manchester City.
Josep Guardiola | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Josep Guardiola Sala |
Naskiĝo | 18-an de januaro 1971 (53-jaraĝa) en Santpedor |
Lingvoj | hispana • kataluna • angla • itala • germana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Patro | Valentí Guardiola (en) |
Patrino | Dolors Sala Carrió (en) |
Frat(in)oj | Francesca Guardiola i Sala (en) kaj Pere Guardiola (en) |
Edz(in)o | Cristina Serra i Selvas |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | futbala trejnisto |