Joseph Caillaux
Joseph-Marie-Auguste CAILLAUX (naskiĝis la 30-an de marto 1863, en Le Mans, kaj mortis la 22-an de novembro 1944, en Mamers) estis franca politikisto, inicianto de la ĝenerala enspezimposto. Li kontraŭis la unuan mondmiliton, pro tio oni enprizonigis en 1920 (pro ŝtatperfido).
Joseph CAILLAUX | |||||
---|---|---|---|---|---|
Joseph Caillaux
| |||||
Persona informo | |||||
Joseph Caillaux | |||||
Naskiĝo | 30-a de marto 1863 en Le Mans | ||||
Morto | 22-an de novembro 1944 en Mamers | ||||
Tombo | Grave of Caillaux (en) Tombejo Père-Lachaise, 54 vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Lycée Condorcet vd | ||||
Partio | Democratic Republican Alliance (en) Radical-Socialist and Radical Republican Party (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Eugène Caillaux (mul) vd | ||||
Gefratoj | Paul Caillaux (en) vd | ||||
Edz(in)o | Henriette Caillaux (mul) (1911–) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia patro estis Eugène Caillaux, konservativa politikisto, ministro en 1874–75-kaj 1877.
Li akiris juran diplomon en 1886 kaj iĝis vic-impostinspektoro en la financa ministerio. Li iĝis ano de la parlamento en 1898.
Li estis financa ministro en 1899–1902 kaj 1906–1909. Li enkondukis gravajn financajn reformojn, sed ne sukcesis enkondukigi la ĝeneralan enspezimposton.
Li servis en 1911 ses semajnojn en registaro de Ernest Monis, poste li iĝis ĉefministro la 27-an de junio.
Ĉar li cedis pri teritorioj - favore al la germanoj - en la krizo de Maroko, oni pridemandis lian patriotecon. Pro tio li demisiis en januaro de 1912.
Gaston Calmette - redaktoro de gazeto Le Figaro - ekis gazet-militiron kontraŭ li. Kiam Calmette minacis publikigi amleterojn de Caillaux kaj edzino – originale amatino – , edzino de Caillaux pafmurdis la ĵurnaliston.
Post eko de la unua mondmilito, Caillaux iĝis gvidanto de la maldekstra opozicio. Ĉar li havis amikan kontakton kun germanaj agentoj, oni akuzis lin je patrujperfido kaj arestis lin la 4-an de januaro 1918. Post longa hezitado li ekstaris antaŭ la juĝistaron nur en februaro de 1920. Kvankam oni liberparolis pro patrujperfido, sed oni juĝis lin je 3-jara senliberigo pro „danĝerigo de la ekstera sekureco de la ŝtato". Oni mildigis pli poste la juĝon, sed malpermesis partoprenon en publikaj aferoj.
Danke al amnestio de 1924, Paul Painlevé nomumis lin financa ministro (aprilo de 1925). En januaro de 1927 oni elektis lin al la senato, baldaŭ iĝis membro de la supera ĉambro.
Caillaux apogis traktadajn iniciatojn de Daladier kun Hitler (1938–1939). Post okupo de Francio en 1940, li retiriĝis al provinca bieno. Li ne apogis la Reĝimon de Vichy.