Juan Guaidó

venezuela politikisto

Juan Gerardo GUAIDÓ Márquez (naskiĝis la 28-an de julio 1983) estas venezuela inĝeniero kaj politikisto. Li estas membro de la Partio Voluntad Popular [1], kaj estas federacia deputito por la subŝtato Vargas.

Juan Guaidó
Persona informo
Juan Guaidó
Naskonomo Juan Gerardo Antonio Guaidó Márquez
Naskiĝo 28-an de julio 1983 (1983-07-28) (41-jaraĝa)
en La Guaira
Lingvoj hispanaangla vd
Loĝloko Usono vd
Ŝtataneco Venezuelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Katolika Universitato Andrés Bello
Universitato George Washington Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio senpartia (2020–)
Frente Amplio Venezuela Libre (en) Traduki (2018–)
Popular Will (en) Traduki (2009–2020)
Democratic Unity Roundtable (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Juan Guaidó
Familio
Edz(in)o Fabiana Rosales (en) Traduki (2013–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Miranda Guaidó Rosales (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
industria inĝeniero Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li servis kiel Prezidanto de la Nacia Asembleo de Venezuelo ekde la 5-a de januaro 2019.

La 23an de januaro, Nacia Asembleo proklamis Guaidó kiel la provizora prezidanto de la lando (hispane Presidente encargado de Venezuela) anstataŭe de Nicolás Maduro [2]. La kialo estas, ke Maduro kaj lia socialisma registaro senigis la parlamenton de potenco kaj enigis la landon en gravan ekonomian kaj humanitaran krizon. Usono kaj la plej multaj latinamerikaj landoj do elektis rekoni Guaidó kiel prezidanton.

La 4an de februaro 2019, li ankaŭ estis rekonita kiel la legitima gvidanto de la lando fare de kelkaj eŭropaj registaroj, inkluzive de Britio, Svedio, Danio, Germanio, Francio kaj Hispanio [3]. La rekono estis antaŭvidita, ĉar Maduro ignoris postulojn voki novajn balotojn en la lando [4][5].

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
twitter 1