Junono
Junono (latine: Juno) estis la edzino de Jupitero. Simila al Hera de la greka panteono, ŝi estis la reĝino de la romiaj dioj. Simila al Hera, kiu ĵaluzas pri la malfidela Zeŭso, Junono ĵaluzas pri la malfidela Jupitero. Junono estis la protektanto kaj konsilanto de la Romia Ŝtato. Junonon kultis precipe la virinoj. Ŝia festivalo nomiĝis Matronalia (de la matronoj).
Junono | |
---|---|
Originala nomo | IVNO |
Sekso | ina |
Eble sama | Hera, Uni, Lucino, Juno Sospita |
Familio | |
Patro | Saturno |
Edzo/Edzino | Jupitero |
Infanoj | Marso, Vulkano, Juventa, Belona |
Junono | |
---|---|
romia dio • diino | |
Informoj | |
Eble sama | Hera • Uni • Lucino • Juno Sospita |
Sekso | ina |
Patro | Saturno |
Gefratoj | Jupitero • Vesta • Plutono • Neptuno • Cereso |
Edzo/Edzino | Jupitero |
Infanoj | Marso • Vulkano • Juventa • Belona |
Laŭ Francisko Azorín Junona estis Roma diino -simila al la greka Hera-, fratedzino de Jupitro, reprezentita ikonografie per majesta virino kun reĝa diademo.[1] Li indikas etimologion el la latina Juno, Junonis, propra latina nomo de diino.[2]
Kiel ĉefdiino, Junono donis sian nomon al la monato Junio.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 95-96.
- ↑ Azorín, samloke, paĝo 95.