Kaŝmira lingvo

lingvo
Por alia uzoj de kaŝmira, vidu apartigilon Kaŝmira (apartigilo)

La Kaŝmira Lingvo (कॉशुर, کٲشُر Koshur) estas nordokcidenta hindarja lingvo parolata unuavice en la valo Kaŝmiro, regiono plejparte en la ŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro (जम्मू और कश्मीर) de Barato.[2][3][4] Ĝi havas ĉirkaŭ 7,147,587 parolantojn: 6,797,587 el kiuj rezidas en Barato kaj 350,000 el kiuj rezidas en Pakistano.[1] La kaŝmira apartenas al la hindarja branĉo de la hindeŭropa familio de lingvoj, kaj estas la plej disvastiĝinta lingvo de ties sub-grupigo nomata Darda lingvaro.[5] Ĝi estas unu el la 23 naciaj lingvoj de Barato.[6]

Kaŝmira lingvo
कॉशुर کٲشُر kạ̄šur
natura lingvomoderna lingvo
Darda lingvaro
Parolata en Barato (Delhio, Ĝamuo kaj Kaŝmiro, Panjabo, Utar-Pradeŝo);
Pakistano (Azad Kaŝmiro)[1]
Regiono Suda Azio (Hindio)
Parolantoj 7,1 miliono[1]
Skribo Perso-araba skribsistemo, Nagaria skribsistemo
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa lingvaro
Hindirana lingvaro
Hindarja lingvaro
Nordokcidenta-zona
Darda
Kaŝmira
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ks
  ISO 639-2 kas
  ISO 639-3 kas
  SIL KAS
  Glottolog kash1277
Angla nomo Kashmiri
Franca nomo cachemiri
Noto
Ĉi tiu artikolo entenas hind-arjan tekston.
Sen realiga subteno (ĝis nun en la angla), oni eble vidos demando-signojn, kadretojn aŭ aliajn simbolojn anstataŭ hindo-arjajn signojn; aŭ neregulan vokal-ligadon kaj mankon de kunigoj.
vdr

Gramatiko

redakti

Sintakse la kaŝmira lingvo havas la vortordon V2.

Kulturo

redakti

Skribsistemo

redakti

Nuntempe la kaŝmira restas plejparte parolata lingvo, kvankam iuj manuskriptoj estis skribitaj en la pasinteco en la ŝarada skribsistemo, kaj poste en la perso-araba skribsistemo. Nun, la kaŝmira estas skribata en, ĉu la perso-araba skribsistemo (kun iuj modifoj), ĉu la nagaria skribsistemo.

Legivo

redakti

Legivo en la kaŝmira estas daŭre neglektata pro diversaj politikaj kaŭzoj kaj pro manko de formala klerigado en ĝi. Ĝi nun utilas plejparte en sia parolata formo, kaj la parolantoj de ĉi tiu lingvo ankaŭ estas nombre malkreskantaj. Notu, ke la precipa oficiala lingvo de la ŝtato Ĝamuo kaj Kaŝmiro estas ne la kaŝmira, sed la Urdua. Iuj kaŝmiraj parolantoj uzas la anglan aŭ la hindian kiel dua lingvo.[1] En la pasintaj kelkaj jardekoj, la kaŝmira prezentiĝis kiel subjekto en la universitato kaj la kolegioj de la valo. Nuntempe, iuj klopodas inkludi la kaŝmiran en la lernejan programon.

Literaturo

redakti

La kaŝmira lingvo havas riĉan literaturan heredon, estinte la lingvo de multaj sufiĉaj kaj popolaj poetoj.

La plej frua literatura verkaĵo en la kaŝmira kiu ĝisvivas estas la poezio de Lalleshvari, mistika poetino[7] de la 14-a jarcento

En 1919 Georgo Abraham Grierson skribis, ke “la kaŝmira estas la sola el la dardaj lingvoj, kiu havas literaturon”. La kaŝmira literaturo datiĝas de jam pli ol 750 jaroj, kio estas, pli-malpli, la aĝo de multaj modernaj literaturoj inkluzivante la anglan.

Inter la grandaj kaŝmiraj aŭtoroj estis Mahmud Gami, fruktodona verkisto kiu utiligis kun egala kompetento preskaŭ ĉiujn formojn de poezio en la kaŝmira - mathnavi, vatsun, ghazal, rouf, na’t - kvankam lia plej granda kontribuo estas en la areo de mathnavi. Lia libera prezentado kaj adaptado de kelkaj persaj mathnavi-oj inaŭguris longan tradicion de mathnavi-a verkado en la kaŝmira kiu inkluzivas tiajn elstarajn nomojn kiel tiuj de Wali-ul-lah Mattoo, Abdul Ahad Nazim, Wahhab Parrey, Muhi-ud-Din Miskeen, Amir-ud-Din Kreri, Maqbool Ŝaho Kralawari, kaj Shams-ud-Din Hairat.

La kantoj en la kaŝmira lingvo estas nomitaj gewun /gewun/ kaj la ĥoraj kantoj nomigas wonwun /wonwun/.

Estas nur unu perreta ĵurnalo en la kaŝmira, kvankam nombro da literaturaj revuoj estas regule publikigataj.

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 . Ethnologue. Alirita 2-a de junio 2007 .
  2. . Kashmir News Network: Language Section (koshur.org) - Kaŝmira Novaĵa Reto: Lingva Sekcio (koshur.org). Alirita 2-a de junio 2007 .
  3. . Kashmir Sabha, Kolkata - Kaŝmiro Sabha, Kolkato. Alirita 2-a de junio 2007 .
  4. . Kashmiri Overseas Association, Inc. (KOA) - Kaŝmira Transmara Asocio, Inc. (KOA). Alirita 2-a de junio 2007 .
  5. . Encyclopædia Britannica - Enciklopedio Britanika. Alirita 2-a de junio 2007 .
  6. . Central Institute of Indian Languages - Centra Instituto de Hindaj Lingvoj. Alirita 2-a de junio 2007 .
  7. . Kashmir Information Network (KIN) - Kaŝmira Informa Reto (KIN). Alirita 2-a de junio 2007 .

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
Association 1
todo 1