Kampanio
Kampanio (itale Campania [kampanja]) estas regiono en suda Italio, samlimas kun Latio nord-okcidente, Moliso norde, Apulio nord-oriente, Basilikato oriente, kaj la Tirena Maro okcidente.
Kampanio | |
itale Campania | |
Flago | |
regiono de Italio | |
---|---|
Kodo: | CAM |
Ŝtato: | Italio |
Areo: | 13,595 km² |
Ĉefurbo: | Napoli |
Loĝantaro: | 5 786 373 loĝ. (2019) |
Loĝdenso: | 423 loĝ./km² |
Provincoj: | Avellino, Benevento, Caserta, Napolo, Salerno |
Komunumoj: | listo de 551 komunumoj |
Kodo laŭ ISTAT: | 15 |
Prezidanto: | Vincenzo De Luca (en 2024) |
Retejo: | oficiala paĝo |
Laŭ la stato de 2019 en la regiono vivis 5 786 373 loĝantoj sur areo de 13 670,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 423 loĝantoj/km².
La nomo venas el la latina lingvo, kaj estis nomita de la Romianoj kiel Campania felix (bonŝanca aŭ feliĉa kamparo).
Geografio
redaktiLa regiona ĉefurbo estas Napolo (Napoli). La regiono estas dividita en kvin provincojn: Avellino, Benevento, Caserta, Napolo kaj Salerno.
Turismaj allogaĵoj inkluzivas la Sibilan groton en Kumajo, grekajn templojn en Paesto, romiajn ruinojn en Pompejo kaj Herkulano, la vulkanojn Vezuvion kaj Solfataron, la Costiera Amalfitana de Sorento ĝis Salerno, kaj la insulojn Kaprion kaj Iskion kaj Procida.
Ĉefaj urboj
redaktiSekvas listo de la 10 urboj kun plej da loĝantoj.
1 | Napolo | Provinco Napolo | 1 076 200 loĝ. |
2 | Salerno | Provinco Salerno | 177 000 loĝ. |
3 | Giugliano | Provinco Napolo | 126 900 loĝ. |
4 | Torre del Greco | Provinco Napolo | 103 900 loĝ. |
5 | Pozzuoli | Provinco Napolo | 98 100 loĝ. |
6 | Caserta | Provinco Caserta | 91 400 loĝ. |
7 | Casoria | Provinco Napolo | 89 300 loĝ. |
8 | Benevento | Provinco Benevento | 76 000 loĝ. |
9 | Castellammare | Provinco Napolo | 69 400 loĝ. |
10 | Afragola | Provinco Napolo | 67 800 loĝ. |
Aliaj geografiaj elementoj
redaktiĈilento estas la suda parto de la regiono Kampanio. Ĝi estas ekde 1991 la kerno de nacia parko, nome Parco Nazionale del Cilento, Vallo di Diano e Alburni.