Kankro estas malgranda dolĉakva krustaco kiu tre similas al omaro. Ĝi troviĝas en sensalaj akvoj kiuj ne frostiĝas profunde dum vintro. Kankroj povas tuneli sub koto, kaj iuj kankroj troviĝas je 3 metroj subtere.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kankro
Astako (Astacus astacus), eŭropa "nobela" kankro
Astako (Astacus astacus),
eŭropa "nobela" kankro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Krustacoj Crustacea
Klaso: Malakostrakoj Malacostraca
Ordo: Dekpieduloj Decapoda
Subordo: Pleocyemata
Infraordo: Astacidea
Superfamilio: Astacoidea
Latreille 1802
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kankroj estas manĝeblaj, kaj kiel kankraĵo estas servata en kaĵuna kaj sveda kuirarto.

Science, "kankro" ne indikas unu specion, sed aron da specioj, ene de la familioj Astacidae, Cambaridae kaj Parastacidae (superfamilio Astacoidea). La nomo astako montras nur la anojn de Astacidae;[1] tamen la vorto "astako" ne estas oficiala laŭ la Akademio[2].

Disvastiĝo

redakti

Estas kankroj en preskaŭ ĉiuj landoj de la mondo, krom granda parto de Azio.

Nur Astacidae vivas en Eŭropo kaj Okcidenta Azio; en Nordameriko vivas iuj Astacidae kaj ĉiuj Cambaridae; en la ceteraj kontinentoj (Sudameriko, Afriko, Oceanio) vivas Parastacidae.

Vidu ankaŭ

redakti

Bildaro

redakti

Proverbo

redakti

Ekzistas proverbo pri kankro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:

  •  
      Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.  

Referencoj

redakti
  1. Vidu: Reta PIV - kankro kaj astako. Ankaŭ laŭ Revo "astako" estas aparta speco de kankro.
  2. Akademio de Esperanto - Akademia Vortaro - serĉo de la radikoj "astak" kaj "kankr" - je la 5a de septembro 2015.
  3. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-13 .
  NODES
Idea 3
idea 3