Karepulvoro
Karepulvoro aŭ mallonge kareo estas spicaĵmiksoj, kiuj originas en la hinda kuirarto. Ili estiĝas en la 19a jarcento en Grandbritio laŭ la hinda kareaĵoj. De tie la pulvoro disvastiĝis al la internacia kuirarto. En la hinda kuirarto tamen la spicaĵmikso ne estas konata.
Historio
redaktiLa karea pulvoro estas la kulturkontakto inter la brita kaj la hinda kuirartoj, dum la kolonia tempo.
Konsisto
redaktiLa konkreta konsisto varias. La pulvoro konsistas el ĉ. 13 komponentoj. Jenaj spicaĵoj estas en la plej multaj karepulvoroj: kurkumo, koriandro, kumino, nigra pipro kaj fenugreko. Tiuj spicaĵoj enestas preskaŭ ĉiam.
Krome povas esti ankaŭ zingibro-pulvoro, ajlo-pulvoro, asanto, fenkolo, cinamo, sizigio, verda aŭ nigra kardamomo, sinapo, muskato, maciso, papriko, ĉilia pulvoro aŭ longa pipro.
Famaj menuoj kun karea pulvoro
redakti- Germanujo: „Currywurst” karekolbaso (fritita kolbaso, proponita kun keĉupo kaj karepulvoro)
- Grandbritio: „Coronation Chicken“ (kokinaĵa salato kun majonezo, karea pulvoro kaj aprikotoj).
- Japanujo: Kareo (diversaj manĝaĵoj kun karea saŭco, ekzemple. Karē Raisu (rizo kun karesaŭco); Katsukarē (viandaĵo kun karesaŭco).
- Nederlando: „Joppiesaus“ (saŭco kun majonezo, cepoj kaj karepulvoro).
- Svislando: „Riz Casimir“ (rizo kun pecigita viando, ananaso kaj bananoj kaj karea saŭco).
-
“Currywurst“
-
“Coronation Chicken“
-
“Karē Raisu“ (カレーライス)
-
"Joppiesaus"
-
“Riz Casimir“
Literaturo
redakti- Lizzie Collingham: Curry: A Tale of Cooks and Conquerors. Oxford: Oxford University Press, ISBN 978-0-19-517241-6.
- Anne Iburg: Dumonts kleines Gewürzlexikon. Köln 2004, ISBN 3-89555-202-X.
- Gernot Katzer, Jonas Fansa: picantissimo. Das Gewürzhandbuch. Göttingen: Die Werkstatt, 2007, ISBN 978-3-89533-572-3.
- Jill Norman: Das große Buch der Gewürze. Aarau: AT-Verlag, 1991, ISBN 3-85502-395-6.
- W. W. Pochljobkin: Alles über die Gewürze. Arten, Eigenschaften, Verwendung. Moskau, Verlag MIR / Leipzig: VEB Fachbuchverlag, 1988, ISBN 3-343-00469-3.