Karl-Liebknecht-Haus

La Karl-Liebknecht-Haus (esperante Karl-Liebknecht-Domo) estas la tradicia sidejo de la Komunista Partio de Germanio kaj ekde 2007 ĝi estas la sidejo de la politika partio Die Linke.

Karl-Liebknecht-Haus
administra konstruaĵo
fabriko
Naziaj koncentrejoj Redakti la valoron en Wikidata
Estiĝo 1912
Lando Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Berlin-Mitte
Situanta sur Weydingerstraße • Bartelstraße • Kleine Alexanderstraße
Situo
Geografia situo 52° 31′ 34″ N, 13° 24′ 47″ O (mapo)52.526113.4131Koordinatoj: 52° 31′ 34″ N, 13° 24′ 47″ O (mapo) [+]
Karl-Liebknecht-Haus (Berlino)
Karl-Liebknecht-Haus (Berlino)
DEC
Situo de Karl-Liebknecht-Haus
Map
Karl-Liebknecht-Haus
Posedata de Rudolph Werth • Komunista Partio de Germanio vd
vdr

La konstruaĵo troviĝas en Kleine Alexanderstraße 28 en Berlin-Mitte inter la Aleksandra Placo de Berlino und Rosa-Luxemburg-Platz kaj estas arkitektura kaj historia heredaĵo.

Historio

redakti
 
La Karl-Liebknecht-Haus en 1930
 
La Karl-Liebknecht-Haus en 2007

La domo estis konstruita en la jaro 1910 por la fabrikestro Rudolph Werth kiel oficeja domo. La Komunista Partio ĝin aĉetis en la jaro 1926. Estis la sidejo de la centra komitato de la nacia organizo, kaj la estraro de la regiona organizo Berlin-Brandenburg-Lausitz-Grenzmark. Krome estis tie la redaktejo de la ĉiutaga ĵurnalo Die Rote Fahne (esperante La Ruĝa Flago), librovendejo, la centra komitato de la komunista junulara organizo Kommunistischer Jugendverband Deutschlands, vendejo por uniformoj de la Roter Frontkämpferbund kaj presejo.

Dum la Dua Mondmilito la domo estis detruita. En 1949 ĝi estis rekonstruita kun malmultaj ŝanĝoj.

Inter 1990 ĝis 2007 tie estis la particentro de PDS kun la nacia kaj berlina estraro. Ekde la fondiĝo de la partio Die Linke per kuniĝo de PDS kaj WASG ankaŭ la centro de la nova partio troviĝas tie.

En la domo nun estas librovendejo kaj oficejoj.

En la Esperanto-literaturo

redakti

Vladimir Varankin priskribas en la romano Metropoliteno kunvenon en oficejo en Karl-Liebknecht-Haus, kiu respegulas la streĉan situacion en la jaro 1929, kiam la komunista partio estis suspektata plani perfortan atakon kontraŭ la ŝtato.

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
admin 1