Kathleen Ferrier
Kathleen FERRIER naskiĝis la 22an de aprilo 1912 en malriĉa angla familio de Lancashire. Ŝi frue lernis pianon sed estis devigita forlasi lernejon je dekkvaraĝo kaj iĝis telefonistino por helpi sian familion. Tamen ŝi daŭrigis la lernadon de piano kaj ankaŭ malkovris ke ŝi povis bone kanti.
Kathleen Ferrier | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1912 en Higher Walton |
Morto | 8-an de oktobro 1953 (41-jaraĝa) en Londono |
Mortokialo | Kancero |
Tombo | Golders Green Crematorium (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto diskografa artisto |
Dum la dua mondmilito ŝi rondiradis kantante por subteni la trupojn, estis rimarkita de impresario kaj komencis sian profesian karieron la 17an de majo 1943 per sukceso kantante Messiah de Georg Friedrich Handel en la abatejo de Westminster en Londono.
Sia varma alda voĉo estas tuj rekonebla, kaj de la komenco ĉarmis la plej grandajn orkestrestrojn, precipe John Barbiroli, kiu iĝos proksima amiko, kaj Bruno Walter kun kiu ŝi registros siajn plej famajn diskojn, inter kiuj la Kindertotenlieder kaj Das Lied von der Erde far Gustav Mahler estas memorinda referenco.
Ŝi mortis la 8-an de oktobro 1953 pro kancero.