Katmevo
La Katmevo, Nigravosta mevo aŭ Nigrapinta mevo, (Larus crassirostris) estas granda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj, kiu vivas en orienta Azio kaj pli precize kaj pli precize en plej sudorienta Siberio, Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Ĝi estas vaganta ĝis Alasko.
Katmevo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Aspekto
redaktiTemas pri granda mevo 46 cm longa kun enverguro de 126 ĝis 128 cm. Kiel multaj aliaj mevoj ĝi havas blankajn kapon, kolon, bruston, ventron kaj pugon kaj grizajn dorson kaj flugilojn kun mallarĝa blanka malantaŭa bordo kaj malhelaj flugilpintoj. La vosto havas rimarkindan tre larĝan nigran antaŭfinan strion, kio nomigas la specion. Ĝi havas flavajn krurojn kaj bekon kun ruĝa makulo ĉepinte kaj nigra antaŭfina ringo. La irizo estas flava kaj la okulringo ruĝa. Tiu mevo atingas plenkreskulan plumaron post 4 jarojn: unujaruloj havas tre brunajn dorson kaj flugilojn, blankan pugon kaj nigran voston; dujaruloj estas iom malpli brunaj kaj pli grizaj kaj ekhavas blankajn bordojn en flugiloj kaj vosto. Kiel la loka nomo sugestas, tiu birdo havas katecan voĉon de kie venas la nomoj japana Umineko (markato) kaj korea Gwaeng-yi mevo, tio estas "kato" mevo.
Kutimoj
redaktiLa Katmevo manĝas ĉefe etajn fiŝojn, moluskojn, krustulojn kaj viscerojn. Ĝi ofte sekvas ŝipojn por profiti restaĵojn kaj ankaŭ rabas manĝaĵojn el aliaj marbirdoj.
Ĝi estas kolonia nestulo, kun kolonioj formitaj en aprilo. La ino demetas 2-3 ovojn komence de junio. Kovado daŭras ĉirkaŭ 24 tagojn.
Bildaro
redakti-
Nematura Katmevo
Referencoj
redakti- BirdLife International (2004). Larus crassirostris. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.
- "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
- Seabirds, an Identification Guide de Peter Harrison, (1983) ISBN 0-7470-1410-8
- Handbook of the Birds of the World Vol 3, Josep del Hoyo editor, ISBN 84-87334-10-5
- "National Audubon Society" The Sibley Guide to Birds, de David Allen Sibley, ISBN 0-679-45122-6