Kompato
sento de bonkoreco kaj zorgo pri alia; Sento de partopreno en la sufero de alia kaj deziro helpi lin.
Kompato estas emocia sento de kunvivata sufero, plej ofte kun deziro malpliintensigi alies suferon, montri specialan bonvolon al suferanto. Kompato ekestas esence pro samsentemo, kaj estas ofte karakterizata de agoj per kiuj kompatanto klopodas helpi iun.
Ĝenerale oni konsideras kompataj tiujn agojn, en kiujn plenumo oni konsideras alies suferon kaj klopodas malpliintensigi ĝin kvazaŭ ĝi estus de ili mem. Tiusence, la diversaj formoj de la Ora Regulo baziĝas evidente sur la koncepto de kompato.
Proverbo
redaktiEkzistas pluraj proverboj pri kompato en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Bato de frato estas sen kompato. ” „ Dio kompatu! ” „ Mi ne volas baton, mi ne volas kompaton. ”
Referencoj
redakti- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-21 .
Vidu ankaŭ
redakti